Václav Švejcar (naskiĝis la 12-an de julio 1962 en Písek - mortis la 25-an de decembro 2008 samloke) estas ĉeĥa pentristo, aŭtoro de meditaj bildoj.

Václav Švejcar
Václav Švejcar (2006)
Václav Švejcar (2006)
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1962 (1962-07-12)
en Písek
Morto 25-an de decembro 2008 (2008-12-25) (46-jaraĝa)
en Písek
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Kvankam estante figurarta aŭtodidakto, en la sfero de medita pentroarto li apartenas al la plej konataj kaj plej popularaj artistoj en Ĉeĥio.

Biografio redakti

Li lernis metion de ŝipmekanikisto (1980), faris abiturientan ekzamenon en maŝinindustria mezlernejo en Strakonice (1983) kaj finstudis en maŝinindustria fakultato de Teknika altlernejo en Prago (1990).

Laborante kiel markapitano, en 1991 dum akuta apendicitooinflamo ĉe bordoj de Liberio (Afriko) li ekhavis travivaĵojn de klinika morto, kiuj profunde ŝanĝis lian vivkoncepton kaj vidmanieron.

Por esprimi siajn viziojn li ekpentris meditajn bildojn, samjare forlasis sian profesion kaj komencis okupiĝi plene pri pentroarto, celante transdoni al la spektantoj trankviligan kaj harmoniigan energion kaj laŭeble inspiri ilin dum ilia propra spirita serĉado.

Verkaro redakti

 

Ekde 1991 Václav Švejcar realigis multajn apartajn ekspoziciojn en tuta Ĉeĥio, en 1991 ankaŭ en Novjorko, kaj partoprenis en pluraj komunaj ekspozicioj, krom Ĉeĥio ankaŭ en Germanio (1990), Aŭstrio (1996,1997 kaj 2004) kaj Florido, Usono (2006). Detalan liston vidu en la oficiala retpaĝo de la aŭtoro (vidu sube). Liaj bildoj aperas krome en diversaj magazinoj, libroj kaj kovertoj por kompaktdiskoj pri spirita muziko.

Literaturo redakti

Funk, Karel: Tři duše naboso. Meditace nad duchovní cestou.(Táňa Fišerová, Dana Majdová, Václav Švejcar). Olomouc: Fontána, 2002. 254p. ISBN 80-86177-89-3.

Eksteraj ligiloj redakti