Václav Březan

ĉeĥa kronikisto kaj genealogo

Václav BŘEZAN (naskiĝis ĉirkaŭ 1550 en Březno, mortis post 1618) estis ĉeĥa kronikisto kaj genealogo.

Václav Březan
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1568 (1568-01-01)
en Březno
Morto 1-an de januaro 1618 (1618-01-01) (50-jaraĝa)
Lingvoj pola
Okupo
Okupo bibliotekistoarkivistohistoriisto • genealogo
vdr

Ekde 1596 li estis administranto de la arkivo kaj biblioteko ĉe la nobela familio Rožmberk. Li verkis kvinvoluman Kronikon de la familio Rožmberk, el kiu konserviĝis nur la lastaj volumoj, el la antaŭaj nur konciza resumigo. La konservitaj partoj prezentas biografiojn de Vilém z Rožmberka kaj tre populara Petr Vok z Rožmberka. Poste li transiris en la servojn de la familio Švamberk kaj ankaŭ ilian historion li priskribis.

Verŝajne li apartenis al la eklezio de Ĉeĥaj Fratoj (kies lasta episkopo estis Komenio), tie li kleriĝis kaj akiris sciencan metodon por priskribi historiajn eventojn sen beletra beligado.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.