Výčapy-Opatovce
Výčapy-Opatovce, hungare Vicsápapáti [viĉApapAti] estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Výčapy-Opatovce | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Nitra | ||
Distrikto | Nitra | ||
Poŝtkodo | 951 44 | ||
Aŭtokodo | NR | ||
Telefonkodo | ++421-37-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 176 (en 2 009) | ||
Loĝdenso | 155 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°24′32″N 18°04′57″O / 48.40889°N, 18.0825°O (mapo) Koordinatoj: 48°24′32″N 18°04′57″O / 48.40889°N, 18.0825°O (mapo) | ||
Alto | 152 m s.m. | ||
Areo | 14 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Výčapy-Opatovce [+] | |||
Situo redakti
Výčapy-Opatovce situas laŭ dekstra bordo de Nitra (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Partizánske-Nitra (urbo). La lasta urbo troviĝas je 12 km-oj.)
Historio redakti
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La Grandmoravia Regno havis tie fortikaĵon. La unua mencio okazis pri la loko en 1247. La vilaĝo formiĝis en tiu formo en 1888. Tiam la vilaĝoj menciitaj sube unuiĝis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Vicsápapáti 1354 homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1960-1994 la municipo en Ľudovítová funkciis. En 2001 vivis en Výčapy-Opatovce 2118 homoj, (1959 slovakoj, 145 hungaroj).
Nyitravicsáp (Výčapy) redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1239 en formo "Viscup". En 1787 loĝis tie 559 vilaĝanoj en 76 domoj, en 1828 622 vilaĝanoj en 90 domoj.
Nyitraapáti (Opatovce), (Opatowitz) redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1389 laŭ tiama hungara ortografio "Apathy". En 1787 loĝis tie 331 vilaĝanoj en 47 domoj, en 1828 456 vilaĝanoj en 65 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon duaklasa.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika malfrugotika preĝejo, en 1740 kaj en 1890 trakonstruiĝis
- baroka tombeja kapelo el la 18-a jarcento
Famuloj redakti
En la iama Vicsápapáti naskiĝis:
- hungara advokato Henrik Hajnal
- hungara kuracisto Magda Radnót.
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio