Vadim' Victor Obrastsoff

(Alidirektita el Vadim' Victor OBRASTSOFF)

Vadim' Victor Obrastsoff (respektive Obraztsov) estis radioteknikisto loĝinta plej grandan parton de sia vivo en Kanado. Li naskiĝis en 1897 en la Rusia Imperio je la nomo Вадим Виктор Образцов. Vadim' Victor Obrastsoff esperantistiĝis en 1914 kaj estis aŭtoro de multaj poeziaĵoj en Esperanto. Li estis prezidinto de Kozmodemianska Esperanto-Grupo en 1915, prezidinto de Kazana Esperanto-Societo inter la jaroj 1917 kaj 1923, direktoro de Kazana Esperanto-instituto, profesoro de Esperanto en Kazana Universitato kaj Kazana Komunisma Universitato, gvidinto de Esperanto-kurso en Ĥarbin (Manĉurio), fondinto de Esperanto-Grupo en Edmontono, Grande Prairie kaj aliaj lokoj en Alberto (Kanado).

Vadim' Victor Obrastsoff
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1896 (1896-11-30) (127-jaraĝa)
Lingvoj Esperantorusa
Loĝloko KazanoHarbinoEdmontono
Ŝtataneco KanadoRusioSovetunio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

EdE-O