Vadocondes [badoKONdes] estas vilaĝo kaj municipo, kodo-400, en la sudo de la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero. La lojknomo Vadocondes estas komprenebla kiel Vadejo de Grafoj.

Vadocondes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09491
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 371  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 38′ N, 3° 34′ U (mapo)41.639444444444-3.5736111111111Koordinatoj: 41° 38′ N, 3° 34′ U (mapo) [+]
Alto 817 m [+]
Areo 25,69 km² (2 569 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vadocondes (Provinco Burgoso)
Vadocondes (Provinco Burgoso)
DEC
Vadocondes
Vadocondes
Situo de Vadocondes
Vadocondes (Hispanio)
Vadocondes (Hispanio)
DEC
Vadocondes
Vadocondes
Situo de Vadocondes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vadocondes [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi havas areon de 25,96 km² kun 355 loĝantoj (2021).

Demografio redakti

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004
497 484 445 419

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Posta disvolvigo dependis de la abatoj de la Monaĥejo de Santo Domingo de Silos. Tio pluis ĝis la reĝo Ferdinando la 4-a donis al Vadocondes privilegon de urbo kaj liberigon de Silos, nome la 30an de aŭgusto 1316. La ekzisto de vadejo tra la rivero Douro helpis la ekonomian disvolvigon, sed ankaŭ altiris la alvenon de militantaj armeoj, kio malhelpis la normalan funkciadon de la loĝloko.

Estis fervoja stacio el 1895 ĝis 1985.

Ĝi perdis preskaŭ 700 loĝantojn ekde la 1930-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, betoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti