Vakera filmo
La vakera filmo (aŭ vesterno) estas kina ĝenro kiu priskribas rakontojn okazantajn en Nordameriko dum la konkero de la sovaĝa Okcidento. Ĝi ofte prezentas la realon de forta pafisto vaganta kiu establas ordon kaj moralecon tra la prerio, kaj ofte rolas vakeroj (rajdantaj usonaj bovgardistoj) kaj indianoj.
Historio
redaktiLa ĝenro estiĝis en 1903, kaj sufiĉe prosperis dum diversaj periodoj, ĝis la komenco de la okdekaj jaroj. En la jaroj 1960 aperis eŭropaj vakerfilmoj. Eble la plej fidela reprezentanto de la tiel nomata spageta-vesterno ĝenro estas la trilogio Sennoma homo ĉefroligita de Clint Eastwood kaj reĝisorita de Sergio Leone, kiu alportis tute novajn elementojn al la ĝenro.
Intrigo
redaktiEn tiuj filmoj, vakero aŭ ŝerifo aperas kiel malmola batalanto kies vivo estas plena de aventuro kaj intereso, travagante la dezertojn aŭ urbojn de la okcidenta Usono kaj batalante kontraŭ malamikoj kiel indianoj, krimuloj kaj similaj. Ĉi tiu vidpunkto kontraŭas la realon, en kiu la vakero havas obtuzan grizan vivon, kiam li laboris la teron por sia vivtenado.
Krom ĉi-supre, la vakera ĝenro estas karakterizita per la sola karaktero de la ĉefrolulo kaj klaraj ikonoj kiel la revolvero, la vakera ĉapelo, la rajdanta ĉevalo, la bierejo (saloon) kaj la okcidentaj pejzaĝoj, kiuj aperas en la vakeraj filmoj.
La filmo ofte traktas la demandon serĉi justecon eĉ kontraŭleĝe, tiel ke la ĉefrolulo prenas la leĝon en siajn proprajn manojn kaj atingas justecon anstataŭ la socio kaj por socio, kiu ne kapablas zorgi pri si mem. Pro tio estas tiuj, kiuj vidas en la rolo de la vakero kaj ŝerifo la modernan profeton, en lia soleco kaj en lia alvoko strebi al justeco kaj ne sanktigi la socikadrojn, kia ajn ili estas. Unu el la okcidentaj filmoj, kiuj elstaras tie, estas High Noon (Ĉe tagmezo) ĉefroligita de Gary Cooper.
Nuntempe, en la komenco de la 21-a jarcento, estiĝas pli da kritiko pri la intrigo kaj reprezento de la indiĝenoj kiel la malamikoj kaj la malbonuloj.
Kelkaj famaj vakeraj filmoj
redakti- 1939 : Stagecoach de John Ford kun John Wayne
- 1950 : A Ticket to Tomahawk de Richard Sale kun geaktoroj Dan Dailey kaj Anne Baxter
- 1950 : Bells of Coronado
- 1952 : High Noon de Fred Zinnemann kun Gary Cooper, Grace Kelly
- 1954 : River of No Return de Otto Preminger kun Robert Mitchum kaj Marilyn Monroe
- 1956 : The Searchers (La Serĉantoj) de John Ford kun John Wayne
- 1956 : Love Me Tender de Robert D. Webb kun Elvis Presley
- 1957 : Gunfight at the O.K. Corral de John Sturges kun Burt Lancaster, Kirk Douglas
- 1959 : Rio Bravo de Howard Hawks kun John Wayne, Dean Martin
- 1960 : The Magnificent Seven de John Sturges kun Yul Brynner, Eli Wallach
- 1966 : Il buono, il brutto, il cattivo. de Sergio Leone kun Clint Eastwood, Lee Van Cleef, Eli Wallach
- 1969 : Once upon a time in the West de Sergio Leone kun Charles Bronson, Henry Fonda
- 1995 : Mortinto, de Jim Jarmusch, kun Johnny Depp