Valentín Letelier

Valentín LETELIER MADARIAGA (n. la 16-an de decembro 1852 en Linares - m. la 19-an de junio 1919 en Santiago de Ĉilio) estis ĉilia politikisto, intelektulo, pedagogo, diplomato, rektoro de la Universitato de Ĉilio (1906-1911).

Valentín Letelier
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1852 (1852-12-16)
en Linares
Morto 31-an de majo 1919 (1919-05-31) (66-jaraĝa)
en Santiago de Ĉilio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Ĉilio
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Valentín Letelier

Vivovojo redakti

Valentín Letelier naskiĝis en terkulturista familio. Post baza lernado en Talca, li studis en la Nacia Instituto de Santiago kaj poste juron en la Universitato de Ĉilio. Por gajni sian vivon kaj pagi siajn studojn, li instruis historion en la Amerika Instituto kaj estis inspektora anstataŭanto en la Nacia Instituto.

Li volontuliĝis en la fajrobrigado de Santiago. Li edziĝis kun Beatriz Matta, filino de unu el la fondintoj de la Radikala Partio, Guillermo Matta, kun kiu li havis filinon : Beatrice.

Li fariĝis advokato en 1875 kaj instaliĝis en Copiapó, kie li ankaŭ instruis literaturon kaj filozofion en la liceo de Caldera kaj en la Lernejo de Minejoj de Copiapó. Samjare, li prezentis disertacion pri la municipa povo kaj la administra malcentralizo. En tiu periodo, li aliĝis al la Radikala Partio, kies proparolanto li fariĝis. Li revenis en 1878 en Santiagon, dediĉis sin al ĵurnalismo por diskonigi liberalajn ideojn, aparte en edukado, kaj pri la rimedoj por ĝin reformi. Li kontribuis al gazetoj "The News", "The Times" kaj "El Heraldo". Li poste, de 1881 ĝis 1891, fariĝis deputito de Copiapó kaj Caldera.

Kiel sekretario de la ĉilia ambasado en Germanio, en 1881, li povis tie observi la instrusistemon. Lia tiea restado inspiris kaj influis lian estontan reforman agadon en Ĉilio, kie li renovigis la sistemon de publika instruado.

Fine de la jaroj 1880, li envojigis interŝangojn de pedagogoj inter Ĉilio kaj Germanio. En 1889, li partoprenis, en la fondo de la Pedagogia Instituto de la Universitato de Ĉilio, la lernejo de instruado de mezlernejaj instruistoj, kies planon li jam prezentis en 1887, kaj li puŝis al la reformo de la Lernejo de Minejoj de Copiapó.

Rektoro de la Universitato de Ĉilio de 1906 ĝis 1911 (aliaj fontoj indikas 1913), li havigis al ĝi pli da aŭtonomeco kaj ebligis al ĝi disvolvadon de la scienca esplorado.

En 1906, kun lia subteno, fondiĝis la Federacio de Studentoj de la Universitato de Ĉilio (FECh), por reprezenti la interesojn de la studentoj antaŭ la administracio; kreiĝis Laboratorio de Eksperimenta Psikologio. Sekve de la granda tertremo de 1906, kiu detruis Valparaison kaj grandan parton el la centro de Ĉilio, li fondis en 1908 la Nacian Servon de Sismologio (ES Arkivigite je 2008-09-12 per la retarkivo Wayback Machine) kiu estis en tiu epoko la plej evoluinta el la mondo kaj kies unua direktoro estis la franco Ferdinand Montessus de Ballore.

Influa figuro de la ĉilia penso, aŭtoro de multaj verkoj, li trovis inspiron el la eŭropa penso, ĉefe germana kaj franca, i.a. de Auguste Comte. Li enkondukis pozitivismon kaj sciencismon en Ĉilio.

Lia pripensado pri la laboro kaj la laboristoj kondukis lin al kreo de leĝaro pri la laboro por ŝirmi la laboristojn kaj ebligi intevenon de la ŝtato en la rilatoj inter laboristoj kaj dungantoj. Li subtenis kontraŭklerikalan kaj sekularisman politikon, intervenon de la ŝtato por starigi la socian justecon en la lando kaj favori homan solidarecon kaj, iel analoge al Jules Ferry en Francio, ĝeneraligitan instruadon.

Inter 1913 et 1918, li servis kiel prokuroro.

Verkaro redakti

Kelkaj el liaj multaj verkoj (listo pli detala aperas fine de artikolo pri Valentín Letelier ĉe la Biblioteko de la Nacia Kongreso de Ĉilio Arkivigite je 2007-05-21 per la retarkivo Wayback Machine :

  • Génesis del Estado y de sus instituciones fundamentales: introducción al estudio del derecho público (Genezo de la ŝtato kaj de ĝiaj fundamentaj institucioj: enkonduko al studo pri publika juro). Buenos Aires, Argentino: Cabaut y Cía. 1917. 804p.
  • Génesis del Derecho (Genezo de la Juro). Santiago, Ĉilio: Hume & Walker. 1919. 727p.
  • La filosofia de la educación (La filozofio de la edukado), Santiago de Ĉilio: Imprenta Cervantes.1892.
  • La lucha por la cultura (La batalo por la kulturo). (1895)
  • Li kontribuis al gazetoj "The News", "The Times", "El Heraldo" k.a..

En kunlaboro kun Julio Bañados Espinosa:

  • La reforma de la enseñanza del Derecho (La reformo de la instruado de Juro).

Iniciato por Esperanto redakti

En sia disertacio por medicina doktoriĝo “Utilité et possibilité de l’adoption d’une langue internationale auxiliaire en médecine“ (Utileco kaj ebleco de internacia helplingvo en medicino, 1908), Pierre Corret skribis : “La scienca panamerika kongreso okazonta en Santiago (Ĉilio) de la 25a de Decembro 1908 ĝis la 5a de Januaro 1909, enskribis Esperanton en sia tagordo laŭ iniciato de s-roj Valentin Letellier (nomo misortografiita), rektoro de la Ĉilia Universitato (...)

Omaĝoj al Valentín Letelier redakti

Kvankam jardekoj pasis, Ĉilio plue memoras pri Valentín Letelier. Ekzistas i.a.:

Fontoj redakti

La esencaj elementoj de tiu ĉi artikolo fontas el hispanlingva materialo :