Vama
Vama (hungare: Vámfalu) estas vilaĝo kaj komunumo en Rumanio sudokcidente de Negrești-Oaș. En 1910 Vámfalu havis 2 190 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 3 866 (rumanoj, 27 % da hungaroj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1270. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al Szatmár.
Vama | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Satu Mare | |
Alinome | Vámfalu (hungare) | |
Iama hungara departemento | Szatmár | |
Situo | 47° 50′ N, 23° 23′ O (mapo)47.84138888888923.388333333333Koordinatoj: 47° 50′ N, 23° 23′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 187 m | |
Poŝtkodo | 447350 | |
Loĝantaro | 3.486 (en 2011) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 139330 | |
Tra Vama pasas la nacia vojo DN19 kaj la fervojo inter Negrești-Oaș kaj Orașu Nou.
FontoRedakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).