Horné Mýto, hungare Felsővámos estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. Ĝis 1899 la hungara nomo estis Vámosfalu.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Malgranda Danubo, laŭ traira flankovojo. Dunajská Streda troviĝas 12 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1268 en formo Wamus. En 1683 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1910 loĝis en la vilaĝo 567 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto de Dunaszerdahely. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. Inter 1960-1990 la vilaĝo aliĝis al Trhová Hradská formantaj vilaĝon Trhové Mýto. En 2001 loĝis en la vilaĝo 969 da homoj, (942 hungaroj, 24 slovakoj).

Vidindaĵo redakti