Vasalja
Vasalja [vaŝalja], germane Walschenau estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend. La loknomo estas hungare: subaĵo de fero (feron komprenu, kiel ĉi tiu departemento).
Bazaj informoj
redakti- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 340
- Poŝtkodo: 9921
- Telefonprefikso: 94
- Koordinatoj: 47°00′54″N 16°31'20″E
Situo
redaktiVasalja troviĝas de Körmend 5 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1418. Vasalja en 1919 trovis sin ĉe la nova landlimo de Aŭstrio. Post 1945 fer-kurteno konstruiĝis laŭ la aŭstra limo. La vilaĝo estis vizitebla nur per permesilo. En 1989 la fer-kurteno nuliĝis, oni trovis ĉe la limo netuŝitan zonon dum 40 jaroj. Tiu limo nun apartenas al interna zono de Schengen, tial la limo estas trairebla ie ejn senkontrole.
Parto de la vilaĝo estas Pinkaszentkirály, iam memstara vilaĝo. En Vasalja migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
redaktiVasalja havas romkatolikan Preĝejo Stefano la 1-a. Vilaĝa domo estas memoraĵo pri popola konstruado. Fine estas kampanilo.
Famuloj
redaktiEn la iama Pinkaszentkirály naskiĝis sportpafisto Lajosné Kisgyörgy.
Fontoj
redakti- WikiTrans