Vasilij Zajcev

soveta kaŝpafisto

Vasilij Grigorijeviĉ Zajcev (ruse Васи́лий Григо́рьевич За́йцев) (23-a de marto 1915 - 15-a de decembro 1991) estis unu el la plej bonaj sovetaj kaŝpafistoj dum la dua mondmilito.

Vasilij Zajcev


Naskiĝo 23-an de marto 1915 (1915-03-23)
en Yeleninskoye
Morto 15-an de decembro 1991 (1991-12-15) (76-jaraĝa)
en Kievo
Soldata kariero
Persona informo
Tombo Kurgano de Mamaj
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Sovetunio
Okupo
Okupo kaŝpafisto • aŭtobiografo • militisto
vdr

Vasilij Zajcev naskiĝis en urbeto Jelino en distrikto Ĉeljabinsk en tiama Sovetunio, li elkreksis en montaro Uralo. Ĉi tie li ĉasante lernis pafi altan bestaron. Li aktiviĝis en la dua mondmilito nur en novembro de 1942, kiam plene furiozis batalo apud Stalingrado. Ĉi tie montriĝis, ke Zajcev estas bona pafisto. En periodo ekde la 10-a de novembro ĝis la 17-a de decembro 1942 li onidire pafmortigis 225 soldatojn kaj oficirojn de Wehrmacht, el tio 11 kaŝpafistojn. Sed kelkaj fontoj asertas, ke la meritoj de Zajcev ne estis tiel grandaj, krom alia ili asertas, ke preskaŭ la saman nombron de soldatoj de la germana armeo (ĉiokaze 224 viroj) pafmortigis nekonata soveta soldato konata sole kiel Zikan.

Zajcev deĵoris ĉe la 1047-a pafista regimento de la 284-a pafista divizio de la 62-a armeo de Stalingrada fronto. Deĵore kapabla li estis ĝis januaro de 1943, kiam li suferis lezon de la okuloj. Lian vidkapablon revenigis al li operacio, kiun faris profesoro Filatov. Poste li revenis en la batalojn kaj ĝis fino de la milito li estis avancita je kapitano. Post la milito li gvidis fabrikon en Kievo.

Honorigoj redakti

Filmo redakti

Pri Zajcev estis filmita ankaŭ filmo Malamiko antaŭ pordegoj. La okazintaĵo de tiu ĉi filmo estas okazanta fine de la jaro 1942 en detruita Stalingrado, kiun jam el plimulto priregas germanoj. Montriĝos, ke Zajcev estas eminenta pafisto, kaj baldaŭ fariĝas el li timigo de la germanaj soldatoj kaj oficiroj. La germanoj ne sukcesas elimini lin, kaj ili do sendas unun el siaj plej bonaj kaŝpafistoj, majoron König, kun celo mortigi Zajcevon. En tiu ĉi nervojn teruriganta duelo de du kaŝpafistoj fine estas venkanta Vasilij Zajcev, kiam fine de la filmo li enlogas Königon en maŝon en la stalingrada stacidomo kaj pafmortigos lin.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • (2012) Сталинградская битва. Июль 1942 — февраль 1943: энциклопедия, под ред. М. М. Загорулько, 5‑a eldono (ruse), p. 800.