Vassurány (vaŝuranj) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono Szombathely. Surány estas praa hungara nomo.

Katolika preĝejo de Vassurány
Kastelo de Sigray-Schilson en Vassurány

Bazaj informoj redakti

  • Poŝta kodo: 9741
  • Areo: 10  km²

Loĝantaro: 890

Situo redakti

Vassurány najbaras kun Szombathely, situanta laŭfervoje inter Szombathely kaj Sopron, krome estas ne tro for de vojo Szombathely kaj Bük.

Historio redakti

Pli frue en la vilaĝo romianoj loĝis. En la katolika preĝejo pri Nia Beata Damo estas enkonstruitaj romianaj tomboŝtonoj. La baroka kastelo de Sigray, poste Schilson konstruiĝis en 1723. Nun en la kastelo funkcias lernejo, infanĝardeno, biblioteko kaj kuracejo.

 
Romiana tomboŝtono enmure de la preĝejo