Bük

Hungaria urbo

Bük estas nova urbo kaj kuracbanloko en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), iam en subregiono de Csepreg, poste en Distrikto Kőszeg.

Bük
Hungaria urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9737 • 9740
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 803  (2023) [+]
Loĝdenso 182 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 23′ N, 16° 45′ O (mapo)47.38638888888916.749444444444Koordinatoj: 47° 23′ N, 16° 45′ O (mapo) [+]
Areo 20,88 km² (2 088 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Bük (Pest)
Bük (Pest)
DEC
Bük
Bük
Situo de Bük

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bük [+]
vdr
Aerfoto pri Bük

Historio redakti

La unua mencio de la komunumo okazis en 1265. Ties loĝantoj estis fortikaĵaj kamparanoj, kio signifis, ke ili devis servi eĉ en la fortikaĵo de Sopron. La kampoj estis dum la mezepoko en posedaĵoj de la iamaj fortikaĵaj kamparanoj, kiuj akiris nobelan rangon.

Dum la reformacio, plimulto de la loĝantoj ŝanĝis sian kredon al evangelismo, al kiu ili fidelis eĉ dum la persekutoj.

La evoluon de la komunumo forte influis la establo de la fervoja linio en 1860. Setlis tie industrio: konstruiĝis sukerfabriko. En 1910 loĝis tie jam 3000 homoj.

La nuna vilaĝo estiĝis en 1902 el tri partoj. En 1999 Bük akiris la duan lokon en la eŭropa konkurso de Floraj vilaĝoj kaj urboj.

La nomo Bük mondfamiĝis por la kuracakvo. En 1957 oni esploris por nafto, sed trovis varman (58  °C) termalakvon en profundo de 1282 m. La laboratoriaj ekzamenoj pruvis, ke la akvo enhavas valorajn mineralojn. Oni malfermis la unuan banejan basenon en 1962, kaj oni deklaris en 1965 la termalakvon al kuracakvo.

Sude de la vilaĝo je 2 km, elevoluis la vilaĝa parto Bükfürdő, kiu estas jam ne nur simpla kuracbanejo, sed vera kuraca kaj turisma centro. Golfludejo apartenas al la urbo.

Vidindaĵoj (ne menciitaj) redakti

 
Urbodomo de Bük

Famuloj redakti

Referencoj redakti

Fontoj redakti

[1] Arkivigite je 2005-08-27 per la retarkivo Wayback Machine [2]

 
Katolika kirko de Bük