József Fülöp (geologo)

József Fülöp [jOĵef fulop], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fülöp József estis hungara geologo, profesoro, membro (korespondanta en 1967, ordinara en 1976) de Hungara Scienca Akademio, membro (ekstera en 1980) de Aŭstra Scienca Akademio.

József Fülöp [1] naskiĝis la 20-an de januaro 1927 en Bük. Li mortis la 13-an de aprilo 1994 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Fülöp frekventis mezlernejojn en Kapuvár kaj Sopron, poste universitaton en Budapeŝto inter 1946-1952. Post la diplomo li restis samloke por instrui en Universitato Eötvös Loránd, baldaŭe li laboris en geologia instituto. Li ankaŭ instruis en la universitato inter 19701984, li estis katedrestro inter 1984–1994, krome rektoro inter 1984–1990. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1957, li doktoriĝis en 1962 antaŭ la akademio. Li longe estis ĉefredaktoro de fakrevuo Acta Geologica. Li ricevis premiojn kaj medalojn inter 1960-1990.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A tatai mezozoós alaphegység földtani vizsgálata. – A bakonybéli glaukonitos terület földtani és kémiai vizsgálata (1954)
  • Teljes juraszelvény a Vértes-hegységből (1965)
  • Új perspektívák a hazai földtani kutatás előtt (Novaj pespektivoj antaŭ la enlanda geologia esplorado), (1975)
  • Az ásványi anyagok története Magyarországon (1984)
  • Magyarország geológiája. Paleozoikum. I–II. (1990–1994)

Fontoj redakti