Veľký Slivník
Veľký Slivník, hungare Nagyszilva [nadjsilva] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. La loknomoj signifas: granda pruno.
Veľký Slivník | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Prešov | ||
Distrikto | Prešov | ||
Poŝtkodo | 082 67 | ||
Aŭtokodo | PO | ||
Telefonkodo | ++421-51-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 340 (en 2 010) | ||
Loĝdenso | 53 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 49°06′45″N 21°16′30″O / 49.1125°N, 21.275°O (mapo) Koordinatoj: 49°06′45″N 21°16′30″O / 49.1125°N, 21.275°O (mapo) | ||
Alto | 391 m s.m. | ||
Areo | 6 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Veľký Slivník [+] | |||
Geografio
redaktiVeľký Slivník situas sur deklivo, laŭ flankovojoj. Prešov troviĝas je 16 km-oj.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1248, poste en 1282 en hungara formo "Scylwa" (=pruno) kaj en 1350 "Nogzylua" (=granda pruno). En 1427 29 familioj pagis impostojn. En 1787 267 vilaĝanoj loĝis en 31 domoj, en 1828 346 vilaĝanoj en 45 domoj. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagyszilva 235 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Kisszeben, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Veľký Slivník 300 homoj, (ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Dipatrino (Granda) el la 17-a jarcento, en 1799 klasikismiĝis
Famuloj
redaktiEn la iama Nagyszilva naskiĝis hungara aktoro Ödön Egervári.
Eksteraj ligiloj
redaktiFontoj
redakti- Hungara Vikipedio