Finnlanda Pilka Asocio

nacia futbala asocio en Finnlando
(Alidirektita el Veikkausliiga)

La Finnlanda Pilka Asocio, finne Suomen Palloliitto, svede Finlands Bollförbund, estas la nacia futbala asocio en Finnlando, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1907. La asocio interalie ekde la jaro 1990 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, nomata finne Veikkausliiga kaj svede Tipsligan. La ĉampiono en 2023 estas la klubo Helsingin Jalkapalloklubi (aŭ malpli longe HJK Helsinki), kaj ankaŭ plej ofte en la historio ĉampionis - laŭ la stato de 2023 entute 33-foje.

Finnlanda Pilka Asocio
Suomen Palloliitto ry
emblemo
federacio de futbalo
Komenco 19-a de majo 1907 vd
Poste Finnish Bandy Federation vd
Lando(j)  Finnlando
Sidejo Bolt Arena
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Marco Casagrande vd
Ĉefestro(j) Ari Lahti vd
Membro de FIFAUEFA • Federation of International Bandy • Finnlanda Olimpika Komitato vd
Posedatoj nacia futbala teamo de Finnlando • finna nacia futbala teamo de viraj sub-21-jaruloj • Finna virina nacia teamo de futbalo • finna nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • Finland national beach soccer team • finna nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj • finna nacia futbala teamo de viraj sub-18-jaruloj • finna nacia futbala teamo de virinaj sub-20-jaruloj • finna nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj • Finland women's national futsal team vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Finlando
vdr
emblemo de la naciaj teamoj de futbalo