Vejvanovice

municipo en la distrikto Chrudim‎ de Ĉeĥio

Municipo Vejvanovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de la rivero Novohradka, 9 km nordoriente de la urbo Chrudim kaj 7 km sude de la urbo Dašice, ĉe la ŝoseo n-ro 340 inter Chrudim kaj Dašice. Vivas ĉi tie 307 loĝantoj (2024).

Vejvanovice
municipo
Vejvanovice, ŝoseo al Úhřetice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vejvanovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrudim
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Vejvanovice
 - alteco 248 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 15″ N 15° 52′ 48″ O / 49.97083 °N, 15.88000 °O / 49.97083; 15.88000 (mapo)
Katastro 2,75 km² (275 ha) Vejvanovice
Loĝantaro 307 (2024)
Denseco 111,64 loĝ./km²
Unua skribmencio 1167
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 62
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572471
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vejvanovice
Retpaĝo: www.vejvanovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hrochův Týnec, Chrudim, Kočí, Úhřetice, Dvakačovice kaj Dolní Bezděkov.

Memorindaĵoj

redakti

Preĝejo

redakti

En la vilaĝo, kies historiaj komencoj sub nomo Evanovice devenas jam el la 13-a jarcento, staras preĝejo de Ĉieleniro de Sankta Maria. Ĝia trilatere fermita gotika presbiterejo estas el la 14-a jarcento kaj la navo estas el la jaro 1724, kiam konstruigis ĝin Štěpán Vilém Kinský. La presbiterejo estas kruce volbita kaj ĝiajn murojn apogas dufoje deiĝitaj pilieroj. La antaŭan fasadon ornamas trilatera voluta pinjono kun baroka statuo de Sankta Maria. Sakristio estas sur suda flanko kaj antaŭĉambro sur la okcidenta. Muroj de la navo estas membrigitaj per lizenoj, la fenestroj estas barokaj. La navo, sakristio kaj antaŭĉambro estas barele volbitaj, triumfa arko estas duoncirkla, ligna ĥorejo estas sur du kolonoj.

La ĉefaltaro estas baroka el la unua triono de 18-a jarcento kun bildo en akantfolia kadro kun rubando. Du flankaj rokokaj altaroj estas ornamitaj per bildoj de Sankta Antonio Paduana kaj de Sankta Barbara, Sub la ĥorejo estas bildo de Sankta Katarino el la unua duono de 19-a jarcento.

Kampanilo

redakti

Duone ligna kampanilo el la 18-a jarcento estis tute rekonstruita en la jaro 1920. En angula niĉo estas statuo de sanktulo el la 18-a jarcento.

Kapeleto

redakti

Sur vilaĝplaco situas kapeleto el la unua duono de 19-a jarcento.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869407
1880446
1890443
1900439
1910516
1921484
JaroLoĝantoj
1930478
1950374
1961361
1970358
1980298
1991275
JaroLoĝantoj
2001294
2011292
2014310
2016328
2017329
2018328
JaroLoĝantoj
2019313
2020319
2021287
2022315
2023310
2024307

Pluaj fotoj

redakti

Bibliografio

redakti
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj

redakti