Transkarpata provinco en Ukrainio

Bazaj informoj redakti

Velika Bakta, ukraine Велика Бакта, hungare Nagybakta estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove. Velika kaj nagy signifas: granda.

Situo redakti

Velika Bakta situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, Berehove troviĝas 5 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1232 en formo Bakta. Dum nekonata tempo la vilaĝo forvelkis, fine de la 19-a jarcento estis tie nur farmoj kaj biencentro. Ĝis 1920 la loko apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Beregszász, poste al Ĉeĥoslovakio. Dum la socialismo la setlejo apartenis al Geĉa. Velika Bakta memstariĝis en 1996. La loĝantoj konsistas precipe el ukrainoj.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, poŝto, kuracejo, bakejo, 5 vendejoj, 2 kafejetoj.

Vidindaĵoj redakti

  • kalvinana preĝejo de 1802
  • ortodoksa preĝejo
  • greko-katolika preĝejo