Velika Bijhanj
Velika Bijhanj, ukraine Велика Бийгань, ruse Великая Бегань (velIkaja beganj),hungare Nagybégány estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove. Ankoraŭ unu setlejo apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 3 km²
- Alto super marnivelo: 110 m
- Loĝantaro: 1890
- Poŝtkodo: 90232
- Telefonprefikso: 3141
- Aŭtokodo:
Situo
redaktiVelika Bijganj situas sur ebenaĵo, laŭ rojo. Berehove troviĝas 6 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1332 en formo Bygan. En 1910 loĝis en Nagybégány 1136 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Nagybégány apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Beregszász, poste al Ĉeĥoslovakio. La komunumo rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 Velikaja Beganj apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Nun loĝas en Velika Bijganj 2000 da homoj, (1800 hungaroj).
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiEn la iama Nagybégány naskiĝis hungara advokato Ödön Literáty.