Vellisca [beĜISka] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Vellisca
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16543
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Teodora Moreno Yunta
Demografio
Loĝantaro 108  (2016)
Loĝdenso 2,51 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 8′ N, 2° 49′ U (mapo)40.129444444444-2.8141666666667Koordinatoj: 40° 8′ N, 2° 49′ U (mapo) [+]
Alto 932 m [+]
Areo 42,98 km² (4 298 ha)
Vellisca (Provinco Kvenko)
Vellisca (Provinco Kvenko)
DEC
Vellisca
Vellisca
Situo de Vellisca
Vellisca (Hispanio)
Vellisca (Hispanio)
DEC
Vellisca
Vellisca
Situo de Vellisca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vellisca [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 108 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,51 loĝ/km².

Situo kaj geografio redakti

Vellisca estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Alkario en la nordokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 932 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 42,98 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°07′46″N 2°48′51″Ok. Ĝi situas je ĉirkaŭ 69 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, je 85 km el Guadalajara, je 120 km el Madrido, je 138 km el Toledo kaj je 180 km el Albacete.

Ĝi troviĝas sur la orienta deklivo de la Sierra de Altomira, kie elfluas la rivero Riánsares.

Ĝi limas kun la vilaĝoj Alcázar del Rey, Barajas de Melo, Huete, Loranca del Campo, Mazarulleque, Paredes de Melo kaj Saceda-Trasierra.[1]

Nordokcidente: Saceda Trasierra Norde: Mazarulleque Nordoriente: Huete
Okcidente: Barajas de Melo kaj Sierra de Altomira   Oriente: Huete
Sudoriente Paredes de Melo Sude: Alcázar del Rey Sudoriente: Loranca del Campo

En la Sierra de Altomira la hegemonia vegetaĵaro estas el pinoj, juniperoj, kverkoj, salikoj, poploj, fraksinoj, rosmareno kaj lavendo. Tiu komarko estas katalogita kiel "Zonas de Especial Protección de Aves" (ZEPA 163, zono por birdoprotektado) pro ekzisto de rokoloĝantaj birdoj. Krome estas perdrikoj, leporoj kaj aproj.

Historio redakti

 
Urbodomo de Vellisca.
 
Preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción.
 
Ermitejo de la Virgen del Carmen
 
Fonto de Vellisca.

En groto de la sierra de Altomira (detruita pro la konstruo de tunelo por rapida fervojo Madrid-Levante) oni malkovris paleontologiajn restaĵojn fosiliitaj de speleotemoj.[2]

En la municipa teritorio estas la jam neloĝataj Vellisquilla [belisKIja] kaj Navahermosa, kie oni trovis tombojn, kiuj laŭ ties loko povus esti de la romia epoko.

En 1224 aperas la unua dokumento kun la nomo de Vellisca, kie oni mencias la ekziston de monaĥinejo nome "San Julián de la Sierra de Jabalera", situa inter Barajas kaj Vellisca.[3]

La preĝejo de Nia Senjorino de la Asunción ekkonstruiĝis fine de la 14a jarcento, kio povis koincidi kun la nasko de la setlejo, kvankam tiu ne estis finigita ĝis komenco de la 20a jarcento.

Dekomence Vellisca estis domaro de Huete, ĝis 1558 kiam ĝi iĝis "villa" en tempo de la reĝo Filipo la 2-a.[4]

En 1640 la reĝo Filipo la 4-a vendis ĝin al Ramírez de Vargas, kies ties senjoro. En 1646 la sama reĝo kreis la nobelan titoton "Marqués de Vellisca", por Francisco Melo de Portugal y Castro, Guberniestro de Flandrio kaj Milano.

En 1885 oni inaŭguris oficiale ties fervoja stacidomo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Vellisca kun pli ol 900 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Vellisca kie oni alvenis al la nunaj 108.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti