Vendredojn por la estonteco
Vendredoj por la estonteco (angle Fridays for Future[1]) ankaŭ konata kiel lerneja striko por la klimato, preterlasi lecionojn por la klimato aŭ klimata marŝo por pli bona estonteco, estas internacia movado de protestemaj kaj pensemaj lernantoj kaj studentoj. Ili decidis malfrekventi lernejajn lecionojn por povi partopreni en demonstracioj en favoro de agoj politikistaj malebligi la tutmondan varmiĝon kaj la klimatan ŝanĝon.[2].
Vendredojn por la estonteco | |||||
---|---|---|---|---|---|
socia movado projekto | |||||
movado por la klimato • junulara movado • lerneja striko • studenta movado • climate strike | |||||
Komenco | 20-a de aŭgusto 2018 vd | ||||
Ideologio | |||||
Fondinto(j) | Greta Thunberg vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La tuto startis kiam la svedino Greta Thunberg organizis agadotagon protestan antaŭ la parlamento de Svedio portante afiŝon kun la vortoj "Skolstrejk för klimatet" (strikon lernejan por la klimato) en aŭgusto 2018.
Historio
redaktiAntaŭaĵoj
redaktiEn la 2015-a jaro grupo maldependa da studentoj invitis lernantojn de la tuta mondo malfrekventi la horojn instruajn dum la unua tago de la Pariza Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj de 2015. En la 30-a de novembro, en la unua tago de la konfereco en parizo, strikego okazis en aliaj 100 ŝtatoj kiun partoprenis pli ol 50 miloj da homoj. Ili koncentriĝis je tri demandoj: 100% da energio mediprotektanta; utiligo de renoviĝanta energio; helpo al rifuĝintoj klimataj kaj malklimataj.
Protestoj unuaj de Greta Thunberg
redaktiEn la 20-a de aŭgusto 2018 Greta Thunberg[3] havis la ideon malĉeesti en sia lernejo ĉe la preparo de la balotadoj en Svedio pro varmegoj kaj fajregoj malnormalaj okazintaj en Svedio. Ŝiaj protestoj estis en konekso kun peto al la sveda registaro malpligrandigi la elsendon enaeran de karbona dioksido por sekvi la gvidlinioj de la pariza klimatokonsento de 2015. Kun aliaj sampensantoj ŝi ĉiutage sidiĝis antaŭ la parlamento en Stokholmo kun afiŝoj enmane. En la 7-a de septembro, mallonge malpost la balotoj, ŝi deklaris la volon kontinuigi vendrede manifestaciojn ĝis la Svedio plenumu la proponojn parizajn. La moto Vendredojn pro la estoneco finfine allogis ĉiujn teranojn kaj lernejanoj de ĉiuj kontinentoj ekpretis sekvi ŝian ideon de strikado anstataŭ lernado.
Disvastiĝo
redaktiLaŭ inspiro de Thunberg amasoj da lernantoj ekstrikis en novembro 2018. En la 15-a de marto 2019 ilia nombro estis jam multe pli grandaj kaj la tago iĝis agadotago en tre multaj landoj de la mondo.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (angle)
- Vendredojn por la estonteco ĉe Facebook
- Vendredojn por la estonteco ĉe Twitter
- Vendredojn por la estonteco ĉe Instagram
- Vendredojn por la estonteco ĉe YouTube
- Vendredojn por la estonteco ĉe Telegram
- La aktivuloj en Germanio
- Greta Thunberg, Luisa Neubauer i.a.: „Wir wollen eure Hoffnung nicht. Wir wollen, dass ihr euch uns anschließt“. En: Frankfurter Allgemeine Zeitung, 15.3.2019.
- Megan Specia: Students Skip School Across Europe to Demand Climate Action En: nytimes.com, 15.2.2019 (superrigardo pri Eŭropo disde Usono)
- Stanislavo Belov (2019-08-01) Klimata ŝanĝiĝo: Greta Thunberg kaj hipokritaj ludoj (esperante). Blogger. Alirita 2019-08-01.
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2019-03-29.
- ↑ Priskribo kurta
- ↑ How teenage girls defied skeptics to build a new climate movement