Venice (Los-Anĝeleso)

(Alidirektita el Venice)


Venice estas okcidenta kvartalo de la urbo Los-Anĝeleso de la samnoma kantono Los-Anĝeleso en la ŝtato Kalifornio de Usono. Laŭ takso de la usona censa oficejo de julio 2008 ĝi havis 40 885 loĝantojn.

Venice
kvartalo
Administrado
Poŝtkodo 90291
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 40 825  () [+]
Loĝdenso 5 103 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 59′ N, 118° 28′ U (mapo)33.990833333333-118.45916666667Koordinatoj: 33° 59′ N, 118° 28′ U (mapo) [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Venice (Kalifornio)
Venice (Kalifornio)
DEC
Venice
Venice
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Venice

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Venice, Los Angeles [+]
vdr

Venice situas borde de la Pacifika Oceano kaj - simile kiel la urbo Malibu, kiu situas 23 mejlojn respektive 37 kilometrojn pli okcidente - konatas pro siaj sabla plaĝo, Venice Beach, famas kiel metropolo de usonaj bretovelistoj kaj kiel hejmurbo de filmaj steluloj kaj aliaj kunlaborantoj de la filmindustrio ligita al la "filma urbo" Holivudo de la metropolo Los-Anĝeleso.

La apudplaĝa promenejo, kiun iom ombrigas multaj flanke plantitaj palmoj, ankaŭ estas mita loko por rultabulado. Krome la urboparto forte ligiĝas al la historio de moderna popmuziko. Ekzemple en 1965 tie fondiĝis la grupo The Doors, tie vivis la blusgitaristo Ted Hawkins, la ĵazmuzikisto Bob Haggart, por nur nomi iujn ekzemplojn. Ĉe la plaĝa promenejo ankaŭ ekkarieris la iom ekscentra stratmuzikisto Robert John Burck, kiu ekde 1999 vestita nur per kalsono kaj ledaj botoj stratmuzikas precipe en Novjorko.

la plaĝo kaj apudplaĝa promenejo de Venice