Ventumilvosta korvo

La Ventumilvosta korvo (Corvus rhipidurus) estas birdospecio membro de la familio de Korvedojkorvoj. Ĝi estas indiĝena de Orienta Afriko kaj la Arabia Duoninsulo. Kiel ĉe la Ĉihuahua korvo ĝi estas unu el la plej malgrandaj specioj (47 cm longa) el la genro Corvus, fakte ĝi estas ĉirkaŭ samgranda kiel la Korniko sed kun multe pli dika beko, pli mallonga vosto kaj multe pli grandaj flugiloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ventumilvosta korvo

Corvus rhipidurus
Corvus rhipidurus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. rhipidurus'
Corvus rhipidurus
(Hartert, 1918)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Ventumilvosta korvo estas komplete nigraj inklude bekon, krurojn kaj piedojn kaj la plumaro havas purpurbluecan brilon ĉe bona lumo. Korodita plumaro estas iom kuprobruna. La bazoj de la plumoj en la supra kolo estas blankaj kaj videblaj nur se oni deproksime observas la birdon aŭ se subita venteto blovas kontraŭplume. La gorĝaj plumoj estas pli mallongaj ol ĉe plej parto de aliaj korakoj.

La voĉo estas proskribita kiel gorĝeca krako miksita kun la sono de ranalvoko.

Distribuado kaj habitato redakti

Ĝi loĝas en Mezoriento, Nordafriko, Arabia duoninsulo kaj suden al Sudano, la Korno de Afriko kaj Kenjo. Ĝi loĝas ankaŭ ĉe la Montaro Air en suda Saharo. Ĝi loĝas en dezerta aŭ malferma seka kamparo kio inkludas rokojn por nestumado. Ĝi estas unu el la plej aeraj birdoj kiuj veturas grandajn distancojn serĉe de manĝo kaj ĝiaj grandaj kaj tre larĝaj flugiloj estas adaptitaj al glitado sur varma aerfluo je la maniero de vulturoj.

Kutimaro redakti

Dieto redakti

Manĝo estas prenita de surgrunde kaj inkludas ĉiujn tipojn de insektoj kaj aliajn senvertebrulojn, grenojn prenitajn el animala fekaĵo, kadavraĵojn kaj erojn de homa manĝado. Ĝi estis vidata ankaŭ prenanta haŭtoparazitojn el kameloj kaj kie ili ne estas persekutataj, manĝoserĉas ĉe rubejoj kaj kampadejoj. Fruktoj de ĉiu tipo estas rapide manĝataj.

Ili ŝvebas kaj flugoludas sur varmaj aerfluoj eĉ pli ol aliaj korakospecioj kaj ofte asocie kun la Brunkola korvo kaj eĉ ripozante en la sama arbo kun tiu.

Nestumado redakti

Tiu specio nestumas en rokaj kornicoj kaj kavaĵoj de klifoj kaj, kvankam tre rare, en Somalio oni scias, ke ili nestumis en arboj. Estas demetitaj kutime 2-4 ovoj. La Tufkukolo (Clamator glandarius) foje uzas tiun specion kiel parazititan gaston.

Bildoligo redakti

Referencoj redakti