Vera Keszy-Harmath
KESZY-HARMATH Vera [kesi-harmat] estas rumania hungara ĵurnalistino, radioredaktorino. Ŝi naskiĝis en Kluĵo la 25-an de februaro 1950 kaj mortis en Oradea la 17-an de marto 2001. Ŝi estis la filino de Sándor Keszy-Harmath.
Vera Keszy-Harmath | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1950 en Kluĵo |
Morto | 17-an de marto 2001 (51-jaraĝa) en Oradea |
Lingvoj | rumana • hungara |
Ŝtataneco | Rumanio |
Alma mater | Universitatea Babeș-Bolyai |
Familio | |
Patro | Sándor Keszy-Harmath |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
Biografio redakti
Vera Keszy-Harmath akiris diplomon pri franca-hungara lingvoj en UBB deKluĵo (1972). Ŝi estis anoncantino-raportistino de la radio de Kluĵo; de 1974 redaktorino de junulara kaj kultura rubriko. Post la ĉesigo de la hungarlingvaj elsendoj, de 1985 ŝi laboris kiel literatura sekretario ĉe la hungara teatro de Kluĵo, kaj pli poste ŝi translokiĝis al Oradea.
Fonto redakti
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine