Komunumaro Baumholder

komunumaro en Germanio
(Alidirektita el Verbandsgemeinde Baumholder)

La komunumaro Baumholder - germane Verbandsgemeinde Baumholder [ferBANTSgemajnde BAŬMholda], mallonge VG Baumholder - estas adminstra komunumaro, ĉirkaŭ la samnoma urbo Baumholder. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Birkenfeld de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, lime de la najbara federacia lando Sarlando. Fine de la jaro 2020 la komunumaro havis 9 599 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.

VG Baumholder
Blazono
Verbandsgemeinde Baumholder in BIR.svg
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Birkenfeld
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo BIR
Oficiala Municipokodo 071345001
Subdivido 14 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Peter Lang
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Am Weiherdamm 1
55774 Baumholder
Demografio
Loĝantaro 9599 (stato 2020-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Koordinatoj 49°36′50″N 7°20′0″O  /  49.61389°N, 7.33333°O / 49.61389; 7.33333 (Komunumaro Baumholder) (mapo)Koordinatoj: 49°36′50″N 7°20′0″O  /  49.61389°N, 7.33333°O / 49.61389; 7.33333 (Komunumaro Baumholder) (mapo)
Areo 137,35 km²
Oficiala retejo http://www.vgv-baumholder.de/
Information icon.svg
vdr

Membraj komunumoj de la komunumaro estas (nombroj de loĝantoj laŭ stato de decembro 2020 inter krampoj):

komunumo areo (km²) loĝantaro
Baumholder, urbo 69,47 4329
Berglangenbach 5,73 443
Berschweiler apud Baumholder 6,64 532
Eckersweiler 3,69 164
Fohren-Linden 6,60 337
Frauenberg 3,86 382
Hahnweiler 2,29 174
Heimbach 6,78 1032
Leitzweiler 3,02 115
Mettweiler 5,49 214
Reichenbach 11,12 538
Rohrbach 2,45 168
Rückweiler 2,75 383
Ruschberg 7,45 788
sume 137,34 9599

Eksteraj ligilojRedakti