Komunumaro Gau-Algesheim

La Verbandsgemeinde Gau-Algesheim estas komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la urbo Gau-Algesheim. Ĝi troviĝas en la distrikto Mainz-Bingen de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 16 971 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.

Gau-Algesheim
Blazono
Komunumaro Gau-Algesheim (Germanio)
Komunumaro Gau-Algesheim (Germanio)
DEC

Map

komunumaro
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Mainz-Bingen
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo MZ
Oficiala Municipokodo 073395003
Subdivido 8 komunumoj
Politiko
Adreso de la administrejo Hospitalstraße 22
55435 Gau-Algesheim
Demografio
Loĝantaro 16971 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 57′ N, 8° 1′ O (mapo)49.958.01667Koordinatoj: 49° 57′ N, 8° 1′ O (mapo)
Areo 60,57 km²
vdr

La teritorio de la komunumaro apartenas al la geografia kaj kultura regiono Rheinhessen ("rejnlanda Hesio"), do historie apartenis al la regno Hesio (konkrete al la landgraflando Hesio-Darmstadt). La komunumaro limas al la urboj Bingen kaj Ingelheim, kaj al la komunumaroj Nieder-Olm, Wörrstadt kaj Sprendlingen-Gensingen.

Unuopaj membraj komunumoj

redakti
  1. blazono de Appenheim Appenheim
  2. blazono de Bubenheim (Rheinhessen) Bubenheim
  3. blazono de Engelstadt Engelstadt
  4. blazono de Gau-Algesheim Gau-Algesheim
  5. blazono de Nieder-Hilbersheim Nieder-Hilbersheim
  6. blazono de Ober-Hilbersheim Ober-Hilbersheim
  7. blazono de Ockenheim Ockenheim
  8. blazono de Schwabenheim Schwabenheim
Gau-Algesheim

Eksteraj ligiloj

redakti