Komunumaro Manderscheid (ĝis junio 2014)

La komunumaro Manderscheid - germane Verbandsgemeinde Manderscheid [ferBANTSgemajnde MANdaŝajt], mallonge VG Manderscheid - estis administra komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la centra komunumo Manderscheid. Ĝi troviĝas en la distrikto Bernkastel-Wittlich de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de 2012 la komunumaro entute havis 7734 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumis iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia. Komence de julio 2014 la administra unuo malfondiĝis kaj la membraj komunumoj doniĝis al la komunumaro Wittlich-Land.

Manderscheid
Blazono
Komunumaro Manderscheid (ĝis junio 2014) (Germanio)
Komunumaro Manderscheid (ĝis junio 2014) (Germanio)
DEC

Map

komunumaro
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Bernkastel-Wittlich
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo WIL
Subdivido 21 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Wolfgang Schmitz
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Kurfürstenstraße 15
54531 Manderscheid
Demografio
Loĝantaro 7734 (stato: fine de decembro 2012)
Geografio
Geografia situo 50° 6′ N, 6° 49′ O (mapo)50.0919444444446.8091666666667Koordinatoj: 50° 6′ N, 6° 49′ O (mapo)
Areo 162,17 km²
vdr

La teritorio apartenas al la centra parto de la mezalta montaro Eifel (Ejfelo), kiu prahistorie konsistis el aktivaj vulkanoj - iuj el tiuj eksaj vulkanoj transformiĝis al imprese rondaj lagoj. La rivero Mozelo situas iom pli sude.

Unuopaj membraj komunumoj redakti

  1. Bettenfeld
  2. Dierfeld
  3. Eckfeld
  4. Eisenschmitt
  5. Gipperath
  6. Greimerath (Eifel)
  7. Großlittgen
  8. Hasborn
  9. Karl (Eifel)
  10. Laufeld
  11. urbo Manderscheid
  12. Meerfeld
  13. Musweiler
  14. Niederöfflingen
  15. Niederscheidweiler
  16. Oberöfflingen
  17. Oberscheidweiler
  18. Pantenburg
  19. Schladt
  20. Schwarzenborn
  21. Wallscheid
malsupra burgo Manderscheid

Eksteraj ligiloj redakti