Komunumaro Ruwer
komunumo en Rejnlando-Palatinato, Germanio
(Alidirektita el Verbandsgemeinde Ruwer)
La komunumaro Ruwer - germane Verbandsgemeinde Ruwer - estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝas en la distrikto Trier-Saarburg de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 18 666 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.
Komunumaro Ruwer | ||||||
| ||||||
komunumaro | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Trier-Saarburg | |||||
Komunumaro | germane Verbandsgemeinde | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 0651, 06500, 06588 | |||||
Poŝtkodo | 54316, 54317, 54318, 54320 | |||||
Aŭtomobila kodo | TR | |||||
Oficiala Municipokodo | 072355004 | |||||
Subdivido | 20 unuopaj komunumoj (Ortsgemeinden) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Stephanie Nickels, CDU | |||||
Titolo de komunumestro | Bürgermeisterin | |||||
Adreso de la administrejo | Untere Kirchstraße 1 54320 Waldrach | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 18666 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 45′ N, 6° 45′ O (mapo)49.7455555555566.7447222222222Koordinatoj: 49° 45′ N, 6° 45′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 140-700 m | |||||
Areo | 126 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.ruwer.de/ | |||||
La komunumaro Ruwer apartenas al la mezalta montaro kaj pejzaĝa regiono Hunsrück [prononco "Hunsryk"] kaj nomiĝas laŭ la rivereto Ruwer, je kies bordoj estas multaj vitejoj.