Verda Listo de Kroatio

La partio Verda Listo de Kroatio - kroate Zelena Lista - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Kroatio. Ĝi fondiĝis dum la jaro 2005, unue sub la nomo "Verduloj por Zagrebo" (Zeleni za Zagreb). Sur eŭropa nivelo, la partio ekde 2006 estas observanta membro de la transnacia Eŭropa Verda Partio.

Verda Listo
Zelena Lista
Emblemo de Verda Listo
politika partio en Kroatio
Lando  Kroatio
Estro Vlasta Toth kaj
Dragutin Ribarić
(virina kaj vira prezidantoj)
Fondiĝo 2005
Lingvo(j) Kroata
Ĉefa sidejo ul. Grada Vukovara
239 A, 10000 Zagrebo
Ideologio Verda politiko
Retejo www.zelena-lista.hr
vdr

Krom subteni ekologian politikon, la partio forte subtenas egalajn rajtojn por virinoj kaj viroj, maldiskrimacion de samseksemuloj kaj malapogon de ebla estonta membreco de Kroatio en la armea alianco NATO.

Dum la parlamentaj balotoj de 2007, kiun la partio unuafoje partoprenis, ĝi ja pledis por tradicie ekologiaj temoj kiaj la pli forta utiligo de sunenergio, sed krome estis la historie unua partio de la lando kiu kolektis voĉojn per malferma batalo por la rajtoj de gejoj kaj lesbaninoj.

Eksteraj ligiloj redakti