Verda Partio de Svislando

La Verda Partio de Svislando - germane Grüne - Grüne Partei der Schweiz, france Les Vert-e-s - Parti écologiste suisse, itale I Verdi - Partito ecologista svizzero kaj romanĉe La Verda – Partida ecologica svizra - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Svislando. Ĝi fondiĝis dum decembro 1971, unue kiel loka partio en la urbo Neuchâtel. Dum 1979 unuafoje membro de la verda partio elektiĝis anoj de la Nacia Konsilio de Svislando. Lokaj kaj regionaj verdaj partioj kaj organizaĵoj fondiĝis en multaj urboj kaj kantonoj dum la sekvaj jaroj.

Verda Partio
germane Grüne - Grüne Partei der Schweiz
france Les Vert-e-s - Parti écologiste suisse
itale I Verdi - Partito ecologista svizzero
romanĉe La Verda – Partida ecologica svizra
Emblemo de Verda Partio
Verda partio
Lando   Svislando
Estro Balthasar Glättli
Fondiĝo decembro 1971
Lingvo(j) Germana
Franca
Itala
Romanĉa
Ĉefa sidejo Waisenhausplatz 21
CH-3011 Berno
Ideologio Verda politiko
Retejo https://verts.ch,%20https://gruene.ch,%20https://verditicino.ch
vdr
antaŭa trilingva emblemo de la 2000-aj jaroj

Dum 1983, du naciaj verdaj partioj fondiĝis kaj dum pluraj jaroj paralele ekzistis; dum 1990 provo unuigi la du partiojn malsukcesis, sed signifa nombro de la lokaj grupoj de la "Verda Alternativa Partio" membriĝis en la "Federacio de Verdaj Partio", kiu dum 1993 ŝanĝis sian nomon al "Verda Partio de Svislando" kaj plej laste de tiu jaro fakte estas la nacia verda partio. Sur eŭropa nivelo, la partio ekde la jaro 1987 estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio.

Eksteraj ligiloj redakti