Pri domaro de gigantmontara urbo Žacléř temas artikolo Vernířovice (Žacléř).

Vernířovice (germane Wermsdorf, antaŭe ĉeĥe Šumperská Teplice) estas municipo en Ĉeĥio, en distrikto Šumperk, katastra teritorio Vernířovice u Sobotína. Vivas ĉi tie 191 loĝantoj (2023).

Vernířovice
(Šumperská Teplice)
germane Wermsdorf
municipo
Parto de municipo sub preĝejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vernířovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Šumperk
Administra municipo Šumperk
Historia regiono Moravio
Montaroj Hrubý Jeseník, Hanuŝovica montetaro
Situo Vernířovice
 - alteco 524 m s. m.
 - koordinatoj 50° 01′ 54″ N 17° 07′ 49″ O / 50.03167 °N, 17.13028 °O / 50.03167; 17.13028 (mapo)
Katastro 33,29 km² (3 329 ha) Vernířovice u Sobotína
Loĝantaro 191 (2023)
Denseco 5,74 loĝ./km²
Unua skribmencio 1558
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 788 15
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0715
NUTS 5 CZ0715 554146
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vernířovice
Retpaĝo: www.obec-vernirovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Loučná nad Desnou, Stará Ves, Malá Morávka, Velké Losiny kaj Sobotín.

Geografio redakti

 
Memorinda tilio ĉe rojo Ztracený potok

La municipo troviĝas en PPR Jeseníky en valo de montara rivereto Merta, ambaŭflanke ĉirkaŭigita de montaraj masivoj de pinta parto de montaro Hrubý Jeseník. Senpere proksime de la municipo estas natura memorindaĵo Zadní Hutisko.

Vernířovice estas allogema ne nur pro turismo kaj refreŝigejaj sportoj, sed por ŝatantoj de malnovaj minejaj laboraĵoj kaj mineraloj. Ŝatata estas markita vojo tra Kosaře al Jelení hřbet kaj Čertova stěna kun belvedera roko. En ĉirkaŭaĵo estas restaĵoj de minejgalerioj kaj kavoj post minado de ercoj. La municipo estas karakteriza elirloko al entreprenado de diversaj ekskursoj ĝis Protektata pejzaĝa regiono Jeseníky. Skeleton kreas montaraj grupoj de Keprník, Praděd, Orlík kaj Mravenečník.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1558. Tiu ĉi minista domaro komune kun pluaj municipoj dum longaj 400 jaroj provizis ferajn gisejojn en Sobotín per kvalitaj magnetitaj ercoj. Tiu ĉi erco kaj el ĝi fabrikitaj feraj produktoj famigis tiun ĉi regionon tra la tuta mondo.

El Vernířovice devenis almozpetantino Marina Schuchová, kiu pro tio, ke ŝi elprenis el la buŝo en preĝejo en Sobotín dum komunio hostion, donis senperan kaŭzon al komenco de malgloraj sorĉistinaj procesoj en senjorujo Velké Losiny.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 381
18801 389
18901 324
19001 206
19101 141
1921975
JaroLoĝantoj
1930964
1950314
1961424
1970370
1980249
1991182
JaroLoĝantoj
2001179
2014213
2016218
2017215
2018209
2019201
JaroLoĝantoj
2020203
2021200
2022202
2023191

Memorindaĵoj redakti