Veytaux
Veytaux estas svisa komunumo de la Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut en la Kantono Vaŭdo. Ĝi havis 823 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Veytaux | |
---|---|
Blazono de Veytaux | |
Kastelo de Chillon | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Riviera-Pays-d'Enhaut |
Koordinatoj | 46° 25′ 00″ N 06° 56′ 00″ O / 46.41667 °N, 6.93333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 25′ 00″ N 06° 56′ 00″ O / 46.41667 °N, 6.93333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 823 |
Areo | 6,74 km² |
Alteco | 375 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1820 |
Komunumkodo | 5891 |
Situa mapo de Veytaux | |
GeografioRedakti
La komunumo situas sudoriente de Montreux, aliflanke de la rivero La Veraye, ĉe la orienta fino de Lago Lemano.
La komunuma teritorio formas maldikan terbendon kiu, de Lago Lemano, etendiĝas nordorienten. Ĝia plej alta punkto estas "Les Rochers de Naye" (2 042 m). De tie ĝi etendiĝas preter la "Valo de Naye", ĝis al la rivero Hongrin, kiu estas ĝia limo kun la komunumo Rossinière. Ĝi formas ponton inter la partoj okcidenta kaj orienta de Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut.
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Veytaux limas en nordokcidento al Montreux, en nordo al Haut-Intyamon (FR), en nordoriento al Rossinière, en sudoriento al Villeneuve, kaj en okcidento al la Lago Lemano.
VidindaĵojRedakti
La kastelo de Chillon estas ĝia ĉefa vidindaĵo. Ĝi estis konstruita je la 10-a jarcento sur la loko de romia fortika kampo. Gustave Courbet prenis ĝin kiel modelon por pluraj el siaj pentraĵoj, la plej konata, "Le château de Chillon" (1874) estas en la Muzeo Courbet en Ornans.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Pri Veytaux Arkivigite je 2004-11-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Retpaĝo de la kastelo de Chillon
- Veytaux en la Svisa Historia Vortaro (france)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Veytaux – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
BildojRedakti
Kastelo de Chillon je la 1900-aj jaroj