Victor Wittner

Victor WITTNER, ankaŭ: Viktor Wittner, pseŭdonime Vivo; naskiĝinta la 1-an de marto 1896 en Herca (Герца)/Ĉernivca provinco kaj mortinte la 27-an de oktobro 1949 en Vieno, estis aŭstra verkisto kaj kritikisto.

Victor Wittner
ĉefredaktisto
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1896 (1896-03-01)
en Hertsa
Morto 27-an de oktobro 1949 (1949-10-27) (53-jara)
en Vieno
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioAŭstrio [#]
Profesio
Okupo theatre critic [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Tombo de Wittner de sur la Centra Tombejo de Vieno

VivoRedakti

Victor Wittner, estante filo de kuracisto, pasigis la junulajn jarojn en Suceava. Post kiam li ekstudentis pri medicino ĉe la Universitato de Vieno li devis eksoldati en la Aŭstria-hungara armeo dum la Unua mondmilito. Post militofino li aktivis en Vieno kiel liberprofesia verkisto kaj teatrokritikisto, i.a. ĉe la taggazeto Die Stunde kaj la kulturmagazino Die Bühne.

Ekde 1928 li redaktistis kaj inter januaro 1930 kaj majo 1933 li ĉefredaktistis ĉe la en Berlino eldonita kulturgazeto Der Querschnitt. En 1932 lia komedio Ein Herr Herbst premieris ĉe la viena Volkstheater. Post la potencakiro de la nazioj li reiris al Aŭstrujo kie li pro malriĉeco ofte devis ŝanĝi la loĝejojn. Post Anschluss en marto 1938 li fuĝis al Prago kaj poste en Svislando. Internigite li rajtis vivi en porrifuĝintaj loĝejoj en Zuriko. Labori antaŭ 1945 ne permesitis al li. Ekde 1947 Wittner troviĝis intertempe ankaŭ denove en Vieno.

HonorojRedakti

En Vieno li ricevis honoran tombon (Zentralfriedhof, 30C, vico 15, nr. 6).[1] Krome nomitis en 1958 strato por li en Essling (Viktor-Wittner-Gasse).

Verkoj (elekto)Redakti

  • Klüfte, Klagen, Klärungen : Gedichte. Leipzig : Sphinx, 1914
  • Sprung auf die Straße. Gedichte. Berlin : Die Schmiede, 1924
  • Der Mann zwischen Fenster und Spiegel. Neue Gedichte. Wien : Zsolnay, 1929
  • Ein Herr Herbst. Drama. Wien : Marton, 1933
  • Alltag der Augen. Sonette. Zürich: Morgarten, 1941 (muzikigite fare de Robert Schollum)
  • Das Haarpfand. Gedichte aus dem Nachlass. Wien: Bergland-Verlag 1956 (Neue Dichtung aus Österreich, 23)

LiteraturoRedakti

  • Werner Röder; Herbert A. Strauss (eld.): International Biographical Dictionary of Central European Emigrés 1933-1945. Band 2,2. München : Saur, 1983 ISBN 3-598-10089-2, p. 1255
  • Eva Reichmann: Victor Wittner, ein deutschsprachiger Dichter aus Rumänien en "Zeitschrift der Germanisten Rumäniens", Heft 1–2 (11–12), 1997, p. 191–200 Gesellschaft der Germanisten Rumäniens (GGR)
  • Susanne Blumesberger, Michael Doppelhofer, Gabriele Mauthe: Handbuch österreichischer Autorinnen und Autoren jüdischer Herkunft 18. bis 20. Jahrhundert. Band 3: S–Z, Register. Hrsg. von der Österreichischen Nationalbibliothek. Saur, München 2002, ISBN 3-598-11545-8, p. 1494.
  • Armin A. Wallas: Wittner, Victor. En: "Killy Literaturlexikon", Band 12, 2011, p. 493
  • Eva Reichmann: Wittner, Victor. En: Andreas B. Kilcher (eld.): Metzler Lexikon der deutsch-jüdischen Literatur. Jüdische Autorinnen und Autoren deutscher Sprache von der Aufklärung bis zur Gegenwart. 2a eldono, Metzler, Stuttgart/Weimar 2012, ISBN 978-3-476-02457-2, p. 544-545

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti