Vikipedia diskuto:Artikolo de la semajno/2012

Mi ne trovas rektan pruvon, kiam en 2012 la teksto Junulara E-Semajno estis ADLS, nur ke iam antaŭ majo ĝi estis. Pejno Simono la 3-an de majo 2012 (18-a semajno) metis indikon al la artikolo mem, ke ĝi estas "jama ADLS" - antaŭe laŭ la nuna listo en la kaj 13-a kaj 14-a semajno ĉefpaĝe prezentiĝis la teksto Johana de Arko, do plej proksima momento al la 3-a de majo 2012, en kiu povus ebli ke Junulara E-Semajno estis ADLS, estus la 14-a semajno. Iom aspektas al mi ke kvankam tiutempe kutime oni diskutis pri ADLS-nomumo, ke tion pri la teksto Junulara E-Semajno oni ne faris. Nun jam ne tre gravas ĉu vere artikolo havis la ADLS-statuson unu semajnon pli frue aŭ pli malfrue, sed ke ĝi havis ĝin - tial mi simple hipoteze supozas ke Junulara E-Semajno estis ADLS en semajno 14 de 2012 kaj adaptas la liston. Se iu povas pliĝustigi la informon, despli bone! ThomasPusch (diskuto) 19:10, 5 Sep. 2013 (UTC)

Ne, mi eraris, kaj jam trovis en paĝo Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Junulara E-Semajno, ke ĝi jam estis ADLS ekde la 30-a de julio 2009 (du tagojn antaŭ la 32-a semajno de 2009). Do mi adaptas la informon. ThomasPusch (diskuto) 19:17, 5 Sep. 2013 (UTC)

ThomasPusch, grandan dankon pro via laborado! darkweasel94 19:54, 5 Sep. 2013 (UTC)
Reiri al la projektpaĝo "Artikolo de la semajno/2012".