Projekta diskuto:Vojoj kaj ŝoseoj

Nomoj de artikoloj kaj ŝablonoj redakti

Mi volus komenci diskuton pri nomoj de artikoloj. Mia propono estas jam en paĝo de projekto. Sendepende de finaj konvencioj oni devas alinomi parton de artikoloj. Kion vi pensas pri ĉi tiu propono?--Arkadiusz Zychewicz 12:41, 1. Jan 2009 (UTC)

Kie estas la paĝo de projekto diskuto:Vikiprojekto:Vojoj kaj ŝoseoj ? pino 14:25, 1. Jan 2009 (UTC)
Mi ne kreis paĝon Vikiprojekto:Vojoj kaj ŝoseoj (sed: Vikipedio:Vikiprojekto:Vojoj kaj ŝoseoj) do ne egzistas diskutan paĝon de ĝi. Mi vidis ke aliaj projektoj havas paĝon Vikiprojekto:NOMO DE PROJEKTO (por mallongigi mi pensas) do se laŭ vi estas bezonata ne hetizu kaj kreu ĝin. :-) --Arkadiusz Zychewicz 02:01, 2. Jan 2009 (UTC)
Saluton, Arkadiusz. Mi ĵus alinomis Ŝablono:Navigacipanelo germanaj aŭtovoj al {{Germanaj aŭtovojoj}}. Sed nun ankoraŭ ekzistas la ŝablono {{Navigacipanelo germanaj ekspresstratoj}}. Kiel ni traktu ĝian nomon? Ĝia titola linio enhavas ligilon al lista artikolo pri tiaj stratoj. Kore --Tlustulimu 12:22, 2. Jan 2009 (UTC)
Nu, mi pensas ke plej bone estus ke por Germanio tiel navigilaj ŝablonoj:
{{Germanaj aŭtovojoj}}
{{Germanaj rapidvojoj}} - ĉu en Germanio diferencigas inter aŭtovojoj kaj rapidvojoj (ekspresstrato)? en Pollando, jes.
{{Germanaj landvojoj}} - por vojoj pri kiu zorgas germana ŝtato. Ĉu landoj en Germanio havas aliajn vojojn ol germana ŝtato por zorgi? se jes, eble ni devus krei sekvan navigilan ŝablonon pri tiu.
{{Germanaj provinca vojoj}} - ĉu landoj en Germanio havas siajn proprajn provincojn aŭ eble distriktoj? ĉu ĉi tiuj vojoj havas numerojn?
--Arkadiusz Zychewicz 13:13, 2. Jan 2009 (UTC)

Kelkaj temoj por diskuti redakti

  1. ĉu por ĉiu vojo ni uzos tiel saman informkestan ŝablonon? Aŭ eble por diversaj tipoj de vojoj (aŭtovojoj, rapidvojoj, landvojoj, ktp.) ni devus uzi diversaj? Aŭ por diversaj landoj/statoj oni devus diversaj (ekz. por Pollando, Germanio, Francio, ktp.)? Ĝenerale kiom da informkestaj ŝablonoj ni bezonas/volas havi? (mi proponas unu informkesto)
  2. ĉu nomoj de navigilaj paneloj havos saman formon? (mi proponas saman formon)
  3. ĉu tipoj de vojoj havas bonajn nomojn? kaj ĉu ni uzos samajn nomojn por ĉiu lando/ŝtato aŭ ni esperantigos proprajn nomoj en ĉiu lando? ekz. en Pollando estas rapidvojo (pole: drogi eksperesowe) sed en Belorusio sama tipo de vojo havas nomon "Magistralo" (beloruse: Магістраль), do ni havas du eblecojn (mi proponas unuan eblecon):
    1. Pola rapidvojo X kaj Belorusa rapidvojo X
    2. Pola rapidvojo X kaj Belorusa magistralo X

--Arkadiusz Zychewicz 12:55, 2. Jan 2009 (UTC)

Kategorio por ŝablonoj redakti

Tlustulimu, mi pensas ke ni bezonas kategorion por ŝablonoj, sed mi ne certas kiel verki bone la kategorion. Kategorio:Ŝablonoj de vikiprojekto de vojoj kaj ŝoseoj estus bone? Mi bedaŭrinde ankoraŭ ne orientiĝas bone en sistemo de kategorioj. --Arkadiusz Zychewicz 15:04, 2. Jan 2009 (UTC)

artikoloj pri vojaro aŭ vojreto redakti

Mi proponas por verki apartajn paĝojn por vojaroj en ĉiu ŝtato/lando, kie estus priskribo de vojaro ene ŝtato/lando, te. kiaj dividoj, kiaj kategorioj, kiu administras ktp. ekz. en pola vikipedio estas iomete priskribita en pl:Droga krajowa sed laŭ mi ne estas tiu bona ideo. Kaj estas malgranda problemo: kiel titoli la artikolojn? mi vidas kelkajn eblecojn (ekzemplo por Pollando):

  1. Pola vojaro
  2. Vojaro en Pollando
  3. Pola vojreto
  4. Vojreto en Pollando
  5. Pola sistemo de vojoj
  6. Sistemo de vojoj en Pollando

Kiu el ĉi tiu estus plej bona? (mi supoze elektus unuan) --Arkadiusz Zychewicz 23:31, 5. Jan 2009 (UTC)

Ŝablonoj por germanaj vojoj redakti

La ŝablonoj laŭ mi devus nuligita kaj anstataŭas per ŝablonoj el familio Vojo-XXX

  • {{Informkesto ekspresstrato}} (Ĝi estas uzata por la komenco de la informkesto malgraŭ sia nomo.)
  • {{DE ES 01 Bazo}}
  • {{DE ES 02 Mapo}}
  • {{DE ES 03 Kruco}}
  • {{DE ES 04 Eliro}}
  • {{DE ES Eliro}}
  • {{DE ES Kruco}}
  • {{DE ES Landlimo}}
  • {{DE ES Ponto}}
  • {{DE ES Tunelo}}
  • {{DE ES Tuneloj}}
  • {{DE ES Tuneloj-4}}
  • {{DE ES Verdponto}}

--Arkadiusz Zychewicz 19:41, 7. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Arkadiusz. Mi pensas, ke ni kontrolu la ŝablonojn je simileco al tiuj, kiujn vi kreis. Poste ni ja povas iom post iom anstataŭigi ilin, se jam ekzistas alia ŝablono. Tio ankoraŭ eblas, ĉar bonaŝance nur ekzistas du artikoloj pri eskpresstratoj en germanio (A96 (germana aŭtovojo) kun la komenca ŝablono { {Informkesto ekspresstrato}} kaj A7 (germana aŭtovojo) kun la komenca ŝablono
Ĉu mi povus aranĝi...? Jes, mi pensas, ke mi povus. Sed ĉu ni volas? Mi pririgardis suprajn ŝablonojn kaj simboloj estas tre smila ekz. { {DE ES Tunelo}} uzas dufoje bildon ŝablono {{Vojo-obstaklo}} uzas saman bildon sed nur unufoje alia ekzemplo: { {DE ES 03 Kruco}} uzas bildon {{Vojo-nodo}} uzas , estas tial tiel, ĉar mi (kaj pola projekto pri vojoj) uzis bildojn el komuna vikipedio. Kaj ĉi tiuj bildoj alŝutis homoj el germana projekto pri vojoj. Nur dosiero: estas alia sed mankas bezona kopirajta informo kun permesilo aŭ alia fontindiko.
Aliflanke vojoj estas tre smila ĉie, do oni devus havi samajn bildoj por samaj objektoj ĉu konstruaĵoj, ĉu? Sed oni ŝajnas al mi, ke ekzistas bezono pro fari informojn pri iajn specifajn obstaklojn aŭ obiektojn, specifajn nur por unu lando/ŝtato, tiam ni verkos novan ebleco ene parametro. Ekz. por {{Vojo-obstaklo}} estas dua parametro, kie povas verki ekz. IU-GER por iu kiu estas specifa nur por Germanio. Kion vi pensas pri tiu? Kore --Arkadiusz Zychewicz 08:43, 18. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Arkadiusz. Mi proponas, ke ni alinomu {{Vojo-info}} al Vojo-informo, ĉar la vorto info ne ekzistas. Kore --Tlustulimu 17:13, 17. Jan 2009 (UTC)

se estas necesa, alinomu. Mi uzos. Sed ene multaj artikoloj estas jam uzita, por modifi ni devus ian VikiRoboton. --Arkadiusz Zychewicz 21:30, 17. Jan 2009 (UTC)

amasa kopiado de artikoloj el pola vikipedio redakti

Sal, mi ekpensis ke ni povas amase kopii artikolojn el pola vikipedio, ĉar ili havas regularan enhavon kaj granda parto de artikolo estas ŝablono. Kaj nun mi uzas por kreado de artikoloj mian programon kiu amase ŝanĝas elementojn de pola paĝo al esperanta. Post kopiado mi plibonigus ilin pli rapide. Mi finis verkado artikolojn pri aŭtovojoj kaj pri landvojoj (restis nur ~10) kaj pri rapidvojoj sed artikoloj pri provinca vojoj estas tro multe por kopii per mane --Arkadiusz Zychewicz 21:47, 19. Jan 2009 (UTC)


Diskuto el la ĝenerala diskutejo kopiita ĉi-tien redakti

Ŝoseo, strato, vojo, pado redakti

(problemo 1) redakti

Karaj, mi konstatas, ke ekzistas malsamopinio inter la difono de la vortoj ŝoseo, strato, vojo, pado, problemo havanta sian originon en la universala vortaro de la Fundamento de Esperanto, ĉar tie tradukiĝas la vorto "strato" angle kiel "street", kies angla difinon Warighien transprenis senpricerbumi el Britannica al PIV, dum aliflanke ĝi tradukis en la germana per la vorto "strato", kiel en 90% de la tekstoj troveblaj per serĉiloj en la reto poste la esperantistoj efektive utiligas la vorton. Ĝenerale tio ne estas grava problemo, sed ja tio fariĝas problemo, kiam ni volas verki faktekstojn pri stratoj/ŝoseoj ktp. Ekzemple la tekstoj ŝoseo kaj aŭtoŝoseoj kreas problemon, ĉar ja la internacia trafikleĝaro distingas inter kvar strato/ŝosetipoj, kaj nia esperanto-vikipedio nun redonas nur tri. Krome la afero estas sufiĉe ĥaosa. Komplete malfacila fariĝas la afero, kiam mi deziras priskribi svisajn montpasejojn. La angla vortuzo ja distingas inter stratoj kaj ŝoseoj, nome tiel, ke stratoj estas enurbaj/envilaĝaj, dum ŝoseoj interurbaj/intervilaĝaj ... En afrika, usona aŭ mongola dezerto, kie la limoj inter setlejoj kaj neloĝata teritorio ja tre klaras, tio bone taŭgas, en landoj kiel Svislando kaj Nederlando, kie vi apenaŭ unu kilometron povas veturi sen retroviĝi inter domoj, tia distingo absolute ne taŭgas. La germana vortuzo aliflanke tute ne distingas inter ŝoseo kaj strato en tiu senco, sed oni per kunmetitaj vortoj diferencigas laŭ la tipo de la strato. En kiu maniero, ni solvu la problemon? Ankaŭ la PIVa difino ja ne estas tute klara, ĉar unuflanke ni havas tiun anglecan difinon, aliflanke ŝoseo estas difinita kiel strato kun certaj konstruaj ecoj ... - La dilemo estas, ĉar la aŭtoroj de PIV absolute ne estis teknikistoj sed filozofoj, kaj tial ne konsciis pri la problemo. Kaj kiel dirite, en la ĉiutaga lingvouzo ne estas problemo, sed ja kiam temas pri specifaj artikoloj fakaj. Ĉu estas proponoj, kiel solvi la aferon? Ĉu iu pretas poste helpi en la redaktado. Cetere: Eĉe se oni en la angla senco de la vorto utiligas "ŝoseon" kaj "straton" en la kazo de la plej multaj svisaj montpasejoj la vorto "strato" ja estas korekta, ĉar laŭlonge de tiuj stratoj, preskaŭ en ĉiuj kazoj viciĝas setlejoj, do kiam vi aŭte traveturas svislandon, vi fakte rimarkas, ke la lando estas preskaŭ unu sola granda urbo sen veraj limoj inter la unuopaj vilaĝoj kaj komunumoj. Nur for de la stratoj ekzistas dezertaj aŭ naturlasitaj lokoj. DidiWeidmann 13:36, 16. Aŭg 2009 (UTC)

Verŝajne la sola konfuzo pri la signifo de "strato" troviĝas en la kapo de iuj germanlingvuloj, ĉar la germana vorto "Straße" estas multe pli vastsignifa ol la aliaj tradukoj de "strato" en la Fundamento (rue, street, улица, ulica). La angla lingvo apenaŭ rolas en la signifo de nia "strato". – Terminoj por teknika aŭ administra klasado de vojoj ne estas stabile fiksitaj en Esperanto, kaj apenaŭ povas esti, ĉar tiuj tre diferencas de lando al lando kaj ĉar neniu lando reguligas siajn voj-aferojn en Esperanto. Pri la terminoj antaŭe okazis eĉ flamaj diskutoj en Vikipedio. Vidu ekz. ĉi tie. Bonvolu ne forgesi la bonan ĝeneralan vorton "vojo", sed diligente utiligu ĝin, ankaŭ por traduki la germanan "Straße". --Surfo 14:29, 16. Aŭg 2009 (UTC)
Kara Surfo la konfuzo ne nur regas en la kapo de la germanlingvanoj sed fakte en la kapo de pli multo de la esperantistaro (la uzado laŭ la germana interpreto ja laŭ mia konstato kovras 70% de la trovitaj tekstoj dum laŭ la angla/franca nur 30), kiel al mi pruvis la serĉado en "Google" por esplori la utiligadon de la vortoj "strato" kaj "ŝoseo" en la Esperanto-literaturo. Ankaŭ tia kompreno ne validas ekskluzive por la germana lingvo. Ankaŭ la itala "strada" same estas utiligata simile kiel la germana vorto "Strasse" kaj tio ankaŭ validas por multaj aliaj lingvoj. Krome la problemo ja ne temas pri la ordinaraj tekstoj sed pri la transportaj/trafikaj faktekstoj. Vidu ekzemple la diskuton sub Diskuto:Aŭtovojo. Same la difino en PIV absolute ne estas tiel klara, kiel vi diras, sed jam en si mem kontraŭdira. La afero estas ja relative kompleksa - eble ĝuste ĉar en la epoko de Zamenhof, kiam ja nur ekveturis la unuaj aŭtomobiloj kaj la ĉefa transportrimedo estis la fervojo kaj la ĉevalĉaroj, stratoj kaj ŝoseoj havis tute alian aspekton. Fakte mi komprenas, ke oni intertempe pli malpli interkonsentis ke aŭtovojo kaj aŭtoŝoseo estas sinonimoj, kaj ke tio estas ŝoseo ekskluziva por aŭtoj kun po du koridoroj en ambaŭ direktoj. Al ni tamen komplete mankas interkonsento pri la nomo de la ŝoseoj, kiuj ankaŭ uzeblas nur por aŭtomobiloj sed disponas nur pri po unu koridoron al ĉiu direkto. Ĉu ni tion nomu ekspresŝoseonekspresvojon - aŭ ĉu tiu esprimo havu alian signifon, sed kiel ni tiam nomu la de mi priskribitan objekton? Krome mi ankaŭ ne interkonsentas kun vi, ke ĉiu lando por si mem izolite regulas la kategoriadon de stratoj/ŝoseoj ktp. - Almenaŭ en Eŭropo jam estas tre vasta interkonsento pri la trafikregularo kaj multaj reguloj eĉ intertempe validas kun malmultaj esceptoj tutmonde. Amaso da tutmondaj kontraktoj jam kreis certan tutmondan regularon, kaj almenaŭ en tiu kadro ja Esperanto devus adapti sian lingvouzon. La afero bezonas seriozan studon kaj (ja preskaŭ ofendaj - ĉar malhomaranismaj) esprimoj kiel "en la kapo de germanlingvanoj" certe ne helpas al solvo de la problemo. Se ni volas trovi solvon kaj universaligi la aplikadon de Esperanto, tiam ni devas ja konscii pri la multfaceteco de la mondaj konceptoj kaj trovi solvojn por havi je la fino komunan normon kompreneblan por ĉiuj same bone. DidiWeidmann 15:35, 16. Aŭg 2009 (UTC)
Mi ne rimarkis ian ajn superregon de "la germana interpreto", do via nombro 70 % estas tute enigma. Ĉu vi povas montri ekzemplojn el iu serioza fonto, ekz. el la Tekstaro de Esperanto?
Mi ankaŭ ne komprenas, kial iu itala vorto, kvankam iomete simila al nia "strato", havu rolon en interpreto de pure esperanta, Fundamenta vorto; la itala neniel rolis en la origina difino (eventualaj eraroj en lingvaĵo de italoj estas alia afero). Ĉu vi asertas, ke la "vasta interkonsento pri la trafikregularo" ankaŭ grave ŝanĝis la signifojn de simplaj bazaj vortoj en la diversaj eŭropaj lingvoj, kiel vi nun postulas rilate Esperanton?
Mi nenion diris pri klareco de la difino en PIV, sed se vi volas: jes, ĝi ne tre malbone esprimas la kernan signifon kaj al ĝi mankas troa pecizeco ofte videbla en PIVaj difinoj. Sed eĉ pli trafe la aferon esprimas la klasika vortaro de Kabe (1911): ”Strato. Vojo en urbo kun vico de domoj ĉe ĉiu flanko”. Provi ŝanĝi tiun kernan sencon povas havi nur malstabiligan influon sur la lingvo.
Eble utilus (al ĉiuj okupiĝantoj pri voj-teminoj) kompari diverslingvajn oficialajn EU-tekstojn pri vojoj (vi trovas tiajn ekz. en www.eur-lex.eu, en tre multaj lingvoj). Tio montras, ke ĉiu lingvo elturniĝas kun sia propra baza vortostoko. Ankaŭ Esperanto faru tiel. Nia centra vorto en ĉi tiuj aferoj estas "vojo", ne "strato", kvankam germanaj vortaroj ne klaras pri tio.
Mia vortelekto ("kapoj de germanlingvuloj") estis bedaŭrinda momenta miso. Mi volis nur diri, ke la Fundamenta duon-erara germana traduko de "strato" sekvigis longan konfuzon pri la signifo de tiu vorto, kaj eĉ nunaj germanaj vortaroj ne sufiĉe atentas la aferon. (Similaĵoj okazis ankaŭ pro alilingvaj mistradukoj en la Fundamento. Sufiĉe konata estas ekz. "fabrikejo", kiu fontas el la Akademiaj Korektoj de la UV.) --Surfo 06:41, 17. Aŭg 2009 (UTC)
Pri la Esperanta signifo de "strato" mi plene konsentas kun Surfo.
Mi ne komprenas kiel Didi povis veni al tiuj nombroj (70% germaneca uzo, 30% angleca/franceca uzo). Fakte tiuj vojoj, kiuj laŭ la angleca/franceca (kaj kutima Esperanta) interpreto de "strato" estas stratoj, ankaŭ estas stratoj laŭ la germaneca interpreto, ĉar tiu simple estas pliampleksigo de la signifo. Do ne temas pri signifoj kiuj malinkluzivas unu la alian; pro tio tia divido kiel 70% por unu signifo kaj 30% por la alia ne faras sencon.
Mi mem iom rigardis la uzojn de "strato" en la Esperantlingva Interreto, kaj inter la unuaj trafoj nur trovis uzojn de "strato" por enurbaj vojoj; tiuj uzoj do estas interpreteblaj laŭ la angleca/franceca kompreno (sed ĉar la germaneca kompreno estas ampleksigo de tiu signifo, ili estas ankaŭ interpreteblaj laŭ la germancca kompreno, sen ke tio iel ajn subtenas la germanecan komprenon).
Ĉiuokaze, la normon difinas la Fundamento de Esperanto, ĉe kiu kvar tradukoj klare komprenigas unu signifon, dum nur la traduko al la germana (kiu ne havas vorton kun precize tiu signifo) havas iom alian signifon. Do laŭ la Fundamento oni klare preferu la anglecan/francecan interpreton. La fakto, ke ĉiuj gravaj unulingvaj vortaroj de Esperanto subtenas tiun interpreton, ankaŭ subtenas la starpunkton ke ni ne devojiĝu de tiu interpreto; la fakto ke kelkaj germanlingvaj vortaroj kontraŭas tiun interpreton (dum multaj aliaj du-lingvaj vortaroj subtenas ĝin) povas ĉi-kaze esti neglektata.
Pri la signifoj por la diversaj specoj de veturilaj vojoj mi nun ne havas firman opinion. Sed klaras ke oni devas deiri de la bazaj Esperantaj radikoj "vojo" kaj "strato" kun iliaj kutimaj signifoj anstataŭ deiri de iuj alilingvaj vortoj, kaj ke oni devas kiel eble plej eluzi la eblecojn de Esperanta vortfarado anstataŭ tro facilanime enkonduki novradikojn. Se vi ĉi tie klarigas la diferencojn inter la ĉefaj internacie agnoskataj voj-specoj, ni eble povas komune pripensi bonajn Esperantajn ekvivalentojn. Marcos 10:50, 17. Aŭg 2009 (UTC)

(problemo 2) redakti

Ĉi tie aŭtoŝoseo aldirektiĝis al aŭtovojo. En Hungario estas diferenco el ili. En aŭtovojo ne estas divida strio inter la 2 direktoj.--Crosstor 05:58, 17. Aŭg 2009 (UTC)
Eble tio estas miskompreno. Aŭtovojo (sinonimo aŭtoŝoseo) nepre havas dividan strion. La vojo sen la divida strio estas la rapidvojo aŭ ekspresvojo. Tiun dividon faras tuta Eŭropo ne nur Hungario! Vidu la suban klarigon (mi aldonis la simboloj, ĉar la dulingvaj Esperanto-vortaroj ofte estas eraraj en tiaj aferoj - vidu nur Krause - sed la simboloj estas tuteŭropa (ja eĉ preskaŭ tutmonda) normo, kaj ni tiam eble pli bone komprenas, pri kio ni parolas. Cetere la kvalito de la nacilingvaj artikoloj en la nacilingvaj vikipedioj estas pri tio temo tre diversnivela. La angla versio estas terure fuŝa - la germana iom pli bona! DidiWeidmann 18:04, 17. Aŭg 2009 (UTC)
Parenteze al tiu faka diskuto, min iom ŝokis la uzo de la vorto "ŝoseo" en la filmo Incubus --Dominik 06:37, 17. Aŭg 2009 (UTC)

(respondo de Arkadiusz Zychewicz el mia diskutejo ŝovita ĉi tien)

Se temas pri rapidvojo mi ŝerĉis pri tiu en ceteraj vikipedioj kaj en ĉiu kiu lingvo mi iomete (pola, ĉeha, germana) komprenas oni estas skribita, ke pli malpli tiu. Mi ne certas sed pri vojaro estas interŝtata interkonsento. Mi pensas ke tiu afero estas skribita en pl:Konwencja_wiedeńska_o_ruchu_drogowym. Kaj ankaŭ artikolo pri rapidvojoj devus pligrandigi kaj enmeti specifoj de diversaj landoj. --Arkadiusz Zychewicz 06:47, 17. Aŭg 2009 (UTC)

Ĉu tio povus esti la terminologio korekta? redakti

Fakte mi simple deziras foje klare solvi la terminologian problemon. Fakto estas, ke almenaŭ en Eŭropo ekzistas pli malpli internacia normo (kaj tiun normon ekster Eŭropo ankaŭ la plej granda parto de la ŝtatoj adaptis). Do la ĉefa problemo estas interkonsento pri la terminologio pri la du tipoj de vojoj, kiuj ekzkluzive servu por aŭtoj.

Ŝajnas, ke tio devaMi tion volas nun klarigi per la simboloj:

Aŭtovojo (aŭ aŭtoŝoseo):

 
simbolo por aŭtovojo ekzemple en Norvegio aŭ Germanio (blua)
 
simbolo por aŭtovojo ekzemple en Svislando aŭ Svedio (verda)

Ŝosea vojo ekzkluzive por aŭtoj sen kruciĝoj kaj apartaj alveturejoj por ĉiu direkto. La koridoroj al la malsamaj direktoj estas disigitaj en la mezo. Estas sur la tuta longeco de la vojo almenaŭ du koridoroj al ĉiu direkto kaj flanke ankaŭ aparta vojo por paneaj aŭ helpaj veturiloj. (Germane: "Autobahn", angle "motorvay" ...)

Rapidvojo (aŭ ekspresvojo, aŭ rapidŝoseo, aŭ ekspresŝoseo):

 
simbolo por rapidvojo ekzemple en Svislando kaj Hungario (verda)
 
simbolo por rapidvojo ekzemple en Germanio (blua)

Ŝosea vojo ekzkluzive por aŭtoj sen kruciĝoj kaj apartaj alveturejoj por ĉiu direkto. La koridoroj de malsamaj direktoj ne estas disigitaj en la mezo. Povas esti unu sed ankaŭ du aŭ pli da koridoroj al ĉiu direkto. (Germane en Aŭtrio kaj Svislando Autostrasse en Germanio Kraftfahrstraße, angle semi-motorway), pole Droga ekspresowa)

Ĉefvojo:

 
simbolo por ĉefvojo ekzemple en Svislando, Germanio kaj Francio

(germane en Svislando: Hauptstrasse [ankaŭ Kantonsstrasse], en Germanio: Vorfahrtsstraße, en Aŭstrio: Straße mit Vorrang; en Francio route prioritaire.) Ĉefvojo estas veturebla vojo, ŝoseo aŭ strato kiu servas por ĉiuj trafikiloj (inkluzive bicikloj) sen aparta disigo de la koridoroj laŭ direkto. Ĉefvojo havas prioritatan rajton antaŭ flankaj vojoj.

Kio estas la ĝenerala opinio pri la supraj klarigoj? Ĉu ni povas interkonsenti, ke ni utiligu la vortojn aŭtovojo, rapidvojo kaj ĉefvojo, laŭ la supra klarigo. Ĉu aliaj proponoj? Se mi bone komprenas, almenaŭ pri aŭtovojo jam regas vasta interkonsento. Pri la demnado ĉu aŭtoŝoseo kaj aŭtovojo estas sinonimoj jam iomete malpli - tamen ankaŭ tio ŝajnas esti plej parte akceptita. Ĉu? Amike DidiWeidmann 12:47, 17. Aŭg 2009 (UTC)

jes, mi konsideras (pli malpli) kun tiu klarigoj. Poste ene artikoloj ni klarigos diverseco inter leĝoj en diversaj ŝtatoj.
Mi pensas ke estas miksita du aferoj. Du sistemoj de nomoj. Unu afero estas nomoj tiel kiel aŭtovojo, rapidvojo, ĉefa plirapidiga vojo, ĉefa vojo, amasa vojo, loka vojo, alkonduka vojo. Ĉi tiu nomoj distingas vojoj laŭ la tipo de konstruo. Alia afero estas nomoj: landvojo, distrikta vojo, strato ktp. aŭ ankaŭ laŭ funkcio ekz. pretervojo.
En vikipedio ekzistas projekto pri vojoj kaj ŝoseoj do mi proponas transloki ĉi tiun diskuton tie Vikiprojekto:Vojoj kaj ŝoseoj --Arkadiusz Zychewicz 13:41, 17. Aŭg 2009 (UTC)
Mi lanĉis la diskuton ĉi-tie, ĉar mi timas, ke granda parto de la kunlaborantoj ne konas tiun projekton. Tamen la konkludon de nia disktuo de ĉi-tie, ni poste nepre notu sub la projekto vojoj. DidiWeidmann 18:17, 17. Aŭg 2009 (UTC)

Montpasejoj de Svislando redakti

 
Pasejkulmino de Ricken

Mi volas nur atentigi, ke plurfoje oni korektis tie "pasejstrato" al "pasejvojo" aŭ "pasejŝoseo": Tamen sur svisaj montpasejoj fakte la vorto "strato" tre ofte taŭgas, ĉar fakte vi ofte laŭlonge de tiuj vojoj konstante renkontas konstruaĵojn - grandaj partoj de Svislando aspektas kiel unu sola granda urbo. Vidu la konkretan bildon de Rickenpasejkulmino. Tute klaras, ke tio temas pri strato eĉ en la malvasta senco de la vorto. Sed tio ne estas vere la problemo supre menciita.

Mi pensas ke se iu vojo estas "pasejvojo" tiu ne esceptas ke ĝi ne povas esti strato --Arkadiusz Zychewicz 18:36, 4. Sep 2009 (UTC)

Kategorioj redakti

Ĝis oni ne prenas alian decidon, validas fakte la nuna kategoria regularo, tio signifas Kategorio:Aŭtovojoj de Lando X.DidiWeidmann 15:17, 19. Aŭg 2009 (UTC)
Mi akceptas vian proponon --Arkadiusz Zychewicz 18:36, 4. Sep 2009 (UTC)

Internaciaj reguloj redakti

Utila povus esti, ke ni kolektu la ekzistantajn internaciajn kontraktojn pri vojoj. Grava dokumento estas ekzemple la jena: ekzemple en la Eŭropa interkonsento de la 15-a de novembro 1975 pri la ĉefvojo de internacia trafiko. Pli interesaj ol la interkonsento mem, estas fakte la anekso II de la interkonsento, en kiu ĝuste ekzistas klarigoj pri la vojtipoj. Amike DidiWeidmann 15:48, 19. Aŭg 2009 (UTC)

Mi iomete serĉis pri tiu afero, sed mi nur trovas Eŭorpan interkonsenton, oni ŝajnas al mi, ke ekzistas nur unu interkonsenton, kaj ŝtatoj kiuj ne akceptis ĉi tiu interkonsenton uzas propran leĝon (preskaŭ ĉiam pli malpli simila al eŭropa interkonsento (pola versio de interkonsento) --Arkadiusz Zychewicz 07:16, 5. Sep 2009 (UTC)

Kroatiaj vojoj redakti

Oni devas korekti kroatiaj vojoj. Apliki bonan ŝablonon kaj forigi nun uztaj, listo de vojoj sube:

--Arkadiusz Zychewicz 13:14, 8. Sep 2009 (UTC)

Pliaj ŝablonoj redakti

Saluton. Ekzistas ja kelkaj malofte uzataj ŝablonoj por vojoj kaj ŝoseoj. Temas pri la jenaj:

Pro la ofta uzateco mi proponas, ke ni estonte nur uzu {{Informkesto vojo}}. Pola uzanto jam kreis ĝin tiel ke ĝi povus esti uzata por artikoloj, kiuj temas pri vojoj en diversaj landoj. Do ni ne devos daŭre "reinventi la biciklon". La maloftaj ja povus fariĝi alidirektiloj kaj la intervikiaj ligiloj tiam migru en {{Informkesto vojo}}, por iomete bremsi la emon al rekreado de tiaj ŝablonoj. Amike --Tlustulimu 16:35, 8. Dec 2010 (UTC)

  Parte mi malkonsentas: La {{Informkesto eŭropa ŝoseo}} bone respegulas la apartajn bezonojn de informkesto por tia internacia vojo, kaj ankaŭ kolore bone harmonias kun la verdaj signoj de eŭropaj ŝoseoj. Aldone la 37 artikoloj en kiu ĝi uziĝas (laŭ la nuna stato ĉiuj artikoloj pri eŭropaj ŝoseoj en la esperantlingva vikipedio) jam estas signifa grupo de artikoloj, inter si dezajne en unueca stilo. Laŭ mi tiu informkesto plu restu.
  Parte mi konsentas: La {{Informkesto ekspresstrato verda}}, kiu aperas en 4 el 12 nunaj artikoloj pri kroataj aŭtovojoj (la aliaj 8 el tiuj artikoloj tute ne havas informkeston), laŭ mi bone povus esti ŝanĝata al {{Informkesto vojo}} (simile al artikoloj pri aliaj naciaj aŭtovojoj). Kaj ke pri {{Informkesto aŭtovojo}} nur estas diskutaj notoj, sed ĝi ne uziĝas en ajna artikolo, kaj do povus esti anstataŭigata per alidirektilo al {{Informkesto vojo}}, same ĝustas.
Aidas 23:57, 11 Dec. 2011 (UTC)

Commons / Wikidata redakti

commons:COM:USRD, d:WD:USRD. --Rschen7754 (diskuto) 06:12, 3 Jan. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Vojoj kaj ŝoseoj".