Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/11

La Amazono de Sudameriko estas unu el la du plej grandaj riveroj en la mondo (la alia estas Nilo). Ĝi havas la plej grandan kvanton da akvo fluanta kaj ankaŭ la plej etendan akvokolektan basenon nome 7 050 000 km². La rivero fluas de la Andoj (Nevado Mismi aŭ Nevado Quehuisha [kehuIŝa]) tra la amazona pluvarbaro en la Atlantikon.

La larĝo de Amazono estas el 1,6 al 10 km kiam ne estas inundo sed ĝi etendas dum la pluvsezono al 48 km aŭ eĉ plie. La rivero eniras en la Atlantika Oceano ĉe larĝa estuaro ĉirkaŭ 240 km larĝa. La elfluo de la ĉefa riverbranĉo estas de ĉirkaŭ 80 km. Pro ties ampleksego, ĝi estas foje kromnome nomita La Rivera Maro.

En ties supra areo, super la kunfluo de Rio Negro, la Amazono estas nomita Solimões en Brazilo; tamen, en Peruo, Kolombio kaj Ekvadoro, same kiel ĉe la resto de la Hispanosfero, la rivero estas ĝenerale nomita kiel Amazono nur el la kunfluejo de la riveroj Maranjono kaj Ukajalo en Peruo. La riversistemo de Ukajalo-Apurimako estas konsiderata ĉefa fonto de Amazono, kun ties ĉefa ekfluejo ĉe la glaĉera fluaĵo de Carhuasanta fluanta el monto Nevado Mismi.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Alĝerio - Trikmaŝino - Murat Zjazikov