Hispanosfero

La HispanosferoGeografia distribuo de la hispana lingvo (Hispane: Hispanosfera o distribución geográfica del idioma español), estas la analizado de la geografia distribuo de pli ol 500 milionoj da hispano-parolantoj kiuj ekzistas nun en la mondo. La hispana estas la lingvo oficiala de multaj landoj, ĉefe en Ameriko kaj la Ibera duoninsulo, eksteroficiale la hispanosfero ankaŭ estas konata kiel "Hispanofonía" (Hipano-parolantaro).

La hispana kiel oficiala lingvoRedakti

 
Lokoj kie la hispana estas Oficiala lingvo. (ruĝa: sole oficiala; blua: kun-oficiala)
 
Hispana lingvo ĉe Afriko.

En la sekva tabulo oni videblas la landojn en kiu la hispana estas unu el la oficialaj lingvoj, la tabulo ankaŭ enhavas landojn kiel Belizo kaj Okcidenta Saharo,[1] kie la nombro da parolantoj de la hispana estas granda kvanto el la tuta loĝantaro.

La sekvaj landoj havas la hispanan kiel oficiala lingvo, kaj de jure kaj de facto (laŭ nombro da parolantoj).
Lando Nombro da parolantoj
  Meksiko 111.211.789
  Hispanio 46.951.532
  Kolombio 45.273.936
  Argentino 40.134.425
  Peruo 29.885.340
  Venezuelo 28.833.845
  Ĉilio 17.094.275
  Gvatemalo 14.325.000
  Ekvadoro 14.035.000
  Kubo 11.285.000
  Bolivio 10.227.299
  Domingo 10.090.000
  Honduro 7.706.441
  Salvadoro 7.185.000
  Paragvajo 6.349.000
  Nikaragvo 5.743.000
  Kostariko 4.549.904
  Porto-Riko 4.017.000
  Panamo 3.454.000
  Urugvajo 3.442.000
  Ekvatora Gvineo 1.120.000
  Belizo 206.404
  Okcidenta Saharo 205.354

La hispana kiel neoficiala lingvoRedakti

En la sekva tabulo oni videblas la landojn en kiu granda parto de la loĝantaro parolas la hispanan lingvon (kiel denaska, dua aŭ eksterlanda lingvo) sed ĝi ne estas la oficiala lingvo (Datumoj de 2006).[2]

La landoj en kiu la lingvo ne estas oficiala, sed estas parolata de pli ol 100.000 personoj (18): Germanio, Francio, Britio, Italio, Rusio, Svedio, Svislando, Maroko, Israelo, Filipinoj, Nederlandaj Antiloj, Trinidado kaj Tobago, Usono, Jamajko, Haitio, Kanado, Brazilo kaj Aŭstralio. Krome, ekzistas 2 landoj en kiuj la hispana estas la plej parolata lingvo sed ne estas oficiala: Belizo kaj Andoro. Ankaŭ estas landoj en kiu la hispana estas parolata de pli ol 10% de la loĝantaro, ili estas:

Arubo, Bahamoj, Kajmana Insularo, Insuloj Falklandoj, Usonaj Virgulininsuloj, Turkoj kaj Kajkoj, Ĝibraltaro, kaj Vatikano.

Kvanto da hispano-parolantoj kie la hispana ne estas la oficiala lingvo
lando Kvanto da parolantoj Procento
  Usono 50.477.594 16,3%[3]
  Filipinoj 3.180.000 3,02%
  Francio 2.000.000 3,10%
  Brazilo 1.015.056 0,55%
  Kanado 909.000 3,00%
  Maroko 360.706 1,09%
  Belizo 206.404 73,72%
  Andoro 50.322 70,06%
  Ĝibraltaro 28.500 98,70%

UsonoRedakti

Ĉe Usono, la hispana havas oficialan statuson kune kun la angla en Porto-Riko, kaj en la ŝtato de Nov-Meksiko la lingvo havas konstitucian protekton, kvankam tiu ŝtato havas neniun oficialan lingvon laŭ ĝia konstitucio.

En Teksaso, la hispana estas oficiala lingvo de facto kune kun la angla, ĉar ankaŭ ekzistas neniu oficiala lingvo tie. En Nevado kaj Arizono, la hispana estas la dua plej parolata lingvo. La ŝtatoj de Kalifornio, Florido kaj Nov-jorko havas milionojn da hispano-parolantoj, tamen, neniu el tiuj ŝtatoj havas la lingvon kiel oficiala.

 
Distribuo de hispan-parolantoj ĉe Usono laŭ la popolnombrado de 2010

La 1-a de julio 2010, la usonaj popolnombradaj oficejoj havis registritan loĝantaron da 50 milionoj de hispan-parolantoj en Usono,[4] tio ekvivalentas al pli ol 15% de la tuta usona loĝantaro, tio estas preskaŭ 1 el ĉiu 6 rezidantoj de la lando (sen kalkuli kun la hispan-parolantoj kiuj loĝas en Usono kiel kontraŭleĝaj migrantoj, kiuj estas kalkulataj kiel pli malpli 9 milionoj da personoj. Sume estus proksimume 56 milionoj da hispan-parolantoj en Usono). Laŭ 2007-a studo de la usonaj popolnombradaj oficejoj, 12,3% de la usona loĝantaro parolas la hispanan denaske (ĉar parolas tiun lingvon ene de sia familia etoso)[5]. Reste la loĝantaro kiu parolas la lingvon, parolas ĝin kiel dua lingvo.

Krome, la hispana estas la plej studata eksterlanda lingvo en Usono, laŭ datumoj el la Instituto Cervantes ekzistas pli ol 6 milionoj da studantoj de la hispana lingvo tie, ankaŭ la nombro da filoj de hispan-parolantoj kiuj ne parolas la hispanan estas tre malmulta. La usonaj ŝtatoj kun plej granda kvanto da hispano-parolantoj, je 2007 kaj 2006, estas la jenaj:

2006 2007
  1. Nov-Meksiko (860.688) 44,03%
  2. Kalifornio (13.074.156) 35.86%
  3. Teksaso (8.385.139) 35.67%
  4. Arizono (1.803.378) 29.25%
  5. Nevado (610.052) 24.45%
  6. Florido (3.646.499) 20.16%
  7. Koloradio (934.413) 19,66%
  8. Nov-jorko (3.139.456) 16,26%
  9. Nov-Ĵerzejo (1.364.696) 15,64%
  10. Ilinojso (1.886.933) 14,70%
  11. Utaho (286.113) 11.22%
  12. Konektikuto (391.935) 11,18%
  13. Rod-Insulo (117.701) 11,02%
  14. Oregono (379.038) 10,24%
  15. Idaho (138.870) 9,47%
  16. Vaŝingtonio (581.357) 9,09%
  17. Kansaso (237.426) 8,59%
  18. Distrikto Kolumbio (47.774) 8,22%
  1. Nov-Meksiko (874.688) 44,40%
  2. Kalifornio (13.220.891) 36,17%
  3. Teksaso (8.600.399) 35,98%
  4. Arizono (1.878.097) 29,63%
  5. Nevado (644.484) 25,12%
  6. Florido (3.755.560) 20,58%
  7. Koloradio (965.885) 19,87%
  8. Nov-jorko (3.162.382) 16,38%
  9. Nov-Ĵerzejo (1.382.031) 15,91%
  10. Ilinojso (1.919.690) 14,94%
  11. Utaho (306.514) 11,59%
  12. Konektikuto (403.375) 11,52%
  13. Rod-Insulo (118.960) 11,25%
  14. Oregono (396.140) 10,57%
  15. Idaho (147.426) 9,83%
  16. Vaŝingtonio (610.005) 9,43%
  17. Kansaso (244.306) 8,80%
  18. Distrikto Kolumbio (49.016) 8,33%

Noto: Inter tiuj ĉi ŝtatoj estas la 85,3% el ĉiuj la hispan-parolantoj de Usono.

BraziloRedakti

En Brazilo, kie preskaŭ la tuta loĝantaro parolas la portugalan, la hispana estas nuntempe la eksterlanda lingvo plej studada post la angla. Lastatempe, la komerco inter Brazilo kaj Usono malpligrandiĝis kaj pligrandiĝis la komerco de la lando kun ĝiaj hispan-parolantaj najbaraj landoj (ĉefe kun la membroj de Merkosudo kaj Hispanio), pro tio ĉi oni emfazas la gravecon instrui la hispanan en Brazilio. La 6-an de Aŭgusto 2005, la tiama prezidanto Lula sankciis leĝon aprobitan de la brazilia kongreso konata kiel la "Leĝo de la hispana lingvo", kiu estis studata ekde 1991. La leĝo devigas ĉiujn la merzlernejojn proponi la hispanan kiel elektebla lerneja klaso.[6]

Brazilo estas ĉirkaŭata de 7 hispan-parolantaj landoj (Venezuelo, Kolombio, Peruo, Bolivio, Paragvajo, Argentino kaj Urugvajo), kaj tio ĉi vekis la intereson al la brazilianoj lerni la hispanan. Oni kalkulas je dekjaro, pli malpli 50 milionoj da brazilanoj parolos perfekte la hispanan, kaj en dudek jaroj, la kvanto da brazilaj parolantoj de la hispana estos pli ol cent milionoj. [7]. Fakte, Brazilo estas la lando kiu pli Cervantes Institutojn havas, nun havas 6 kaj oni kalkulas ke baldaŭ estos 9.

Verdire, la hispana estis parolata en Brazilo de antaŭlonga tempo, la hispana estis la parolata lingvo en la ŝtatoj de Santa Catarina kaj Suda Rio-Grando, kiam tiuj teritorioj apartenis al Hispanio (poste estis akiritaj de Portugalio kontraŭ Ekvatora Gvineo laŭ la Traktato de San Ildefonso). La ĉefaj urboj kie almenaŭ eta kvanto de la loĝantaro parolas la hispanan estas: Porto-Alegro, Uruguaiana, Florianópolis, Rio-de-Ĵanejro, São Paulo, Rio Branco, Boa Vista kaj Porto Velho.

EŭropoRedakti

 
Scio de la hispana ĉe la Eŭropa Unio.

Laŭ datumoj el Eŭrobarometro 2006, proksimume 14% el la loĝantaro de la Eŭropa Unio parolas la lingvon denaske, tio estas pli malpli 500 milionoj da personoj. Tamen, tiu ĉi kvanto estas tre malproksima al la kvanto da personoj en la Eŭropa Unio kiuj parolas aliajn lingvojn kaj denaske kaj kiel dua aŭ ekterlanda lingvo, ekzemple, 51% el la loĝantaro de la Eŭropa Unio parolas la anglan, 32% la germana, 26% la franca. Oni povas konkludi ke ene de la Eŭropa Unio, proksimume 19 milionoj de personoj parolas la hispanan flue ekstere Hispanio.[8]

La hispana estas la denaska lingvo de 89% el la loĝantaro de Hispanio, 9% parolas ĝin kiel dua lingvo kaj 1% kiel eksterlanda, nur 1% el la tuta loĝantaro de Hispanio ne parolas la hispanan. La kataluna estas la denaska lingvo el 9% de la hispanoj, 5% parolas la galegan denaske, kaj 1% havas la eŭskan kiel denaska lingvo. Nur 3% de la rezidantoj de Hispanio havas alian denaskan lingvon, 1% havas alian denaskan lingvon kiu estas oficiala ene de la Eŭropa Unio kaj 2% alian lingvon neoficialan.

La hispana estas la plej parolata lingvo en Andoro, superante je kvanto da denaskaj parolantoj al la kataluna kaj al la franca. La Vatikano uzas la hispanan per komunikiloj kaj dokumentoj oficialaj. Ankaŭ la hispana estas la plej parolata lingvo en Ĝibraltaro.

FilipinojRedakti

En Filipinoj la hispana estis oficiala lingvo, sed kiam Usono akiris la Filipinojn la lingvo malaperadis. Nun malpli ol 10.000 personoj parolas aŭ komprenas iagrade la hispanan en Filipinoj. Laŭ la 1990-a popolnombrado, nur 0,01% el la loĝantaro parolas la hispanan kiel denaska lingvo. La hispania ministerio de eksteraj aferoj kalkulis 2.900.000 da hispan-parolantoj en 1997 en Filipinoj (2% el la loĝantaro) [9]. En 2006, la Instituto Cervantes ĉe Manilo kalkulis ke 3.180.000 personojn parolas la hispanan en Filipinoj (kiel denaska, dua aŭ tria lingvo)

KanadoRedakti

Je 2001 en Kanado, 245.495 hispan-parolantoj loĝis en tiu lando, en 2006 la kvanto da parolantoj atingis 345.345, tiam la kvanto da parolantoj la hispana estis la 7-a lingvo plej parolata de la lando. [10] Nuntempe estas preskaŭ 1 miliono da hispan-parolantoj en Kanado, kaj la kvanto da parolantoj kiuj aĝas pli ol 12 jaroj estus ĉ. 909.000.[11][12] Tiel, la hispana estas nun la tria lingvo plej parolata en la lando, nur superata de la angla kaj la franca.

En Ontario, Kebekio, Brita Kolumbio kaj Alberto estas la plej granda kvanto da parolantoj de la hispana, proksimume 85% el ĉiuj la parolantoj de la hispana loĝas tie. En Toronto kaj Vankuvero estas eldonataj du hispanlingvaj ĵurnaloj, Diario La Popular kaj Canadá es Hoy, respektive, ili estas la plej gravaj hispanlingvaj ĵurnaloj de Kanado, tamen ekzistas aliaj ĵurnaloj hispanaj kiel El Correo Canadiense (Toronto) kaj El Nacional (Gatineau), kiuj estas eldonataj ĉiusemajne.

Ankaŭ ekzistas pluraj televidkanaloj kiujn elsendas hispane, kiel Nuevo Mundo TV, Tlñ kaj Telemundo. Eblas aŭskulti radion hispane ĉiutage per radio-stacioj kiel Radio Canadá Internacional kaj Ecos de Canadá.

Nuntempe ekzistas nur unu "Instituto Cervantes" en Kalgario, kaj baldaŭ oni konstruos aliajn 2 en Toronto kaj Montrealo. La hispana superis la italan kiel la tria eŭropa lingvo plej parolata en la urboj de Kanado.

MarokoRedakti

En Maroko la lokoj, kie granda kvanto (aŭ iom granda kvanto) de la loĝantaro parolas la hispanan, estas: Kazablanko, Fez, Rabato, Tanĝero, Tetuano, Nador, Laraŝo, Alhucemas kaj Agadir. La intereso lerni la hispanan estas tre granda en Maroko, fakte tie estas 5 Cervantes-institutoj. Laŭ la Cervantes-instituto, en la mezlernejo almenaŭ 58.382 lernantoj lernas la lingvon. Tamen ne ekzistas studoj kiuj montrus la ekzaktan nombron da hispan-parolantoj kiuj nun estas en Maroko. Ekzistas artikoloj kiuj diras ke inter 4 kaj 7 milionoj da personoj scias kaj uzas la hispanan en Maroko[13].

BelizoRedakti

En Belizo la nura oficiala lingvo estas la angla, sed ĝi ne estas la ĉefa lingvo. Proksimume 50% de la loĝantaro parolas la hispanan kaj alia 20% parolas ĝin kiel dua lingvo. La 2000-a popolnombrado registris 180.170 hispan-parolantojn en Belizo, 106.795 el ili parolas la lingvon denaske. Ĉiuj la belizaj urboj havas iom da kvanto de hispan-parolantoj, la urboj en kiuj tiu kvanto estas pli alta estas la nordaj, kiel la urbo de Corozal, en kiu 3/4 de la loĝantaro parolas la hispanan.

GvamoRedakti

La hispana lingvo ankoraŭ estas parolata en Gvamo de eta kvanto de la loĝantaro kvankam la lingvo ne havas oficialan statuson en la lando. En Gvamo kaj en la Nord-Marianoj aperis kreola lingvo el la hispana, la Ĉamora lingvo, tiu lingvo ja havas oficialan statuson kaj en Gvamo kaj en Nord-Marianoj kune kun la angla. Kiel en la Filipinoj, en Gvamo kaj Nord-Marianoj la hispana estis la lingvo plej parolata sed post la Hispana-usona milito en 1898 la lingvo malaperadis. Tamen, ankoraŭ ekzistas personoj kiuj parolas la hispanan denaske, ankaŭ ekzistas hispandevenaj nomoj de stratoj kaj urboj.

Nord-Mariana insularoRedakti

En Nord-Marianoj, la hispana estas parolata de eta kvanto de la loĝantaro. Kiel Gvamo, la Nord-Marianoj estas geografie parto el la Mariana insularo. Tie la hispana influis multe en la kreola lingvo Ĉamoro, kiu estas parolata de indiĝenaj komunumoj. La Nord-Mariana insularo apartenis al la Hispana Imperio ĝis 1899, kiam la Germana Imperio aĉetis ĝin. Dum la unua mondmilito Japanio posedis la insularon, kaj post la dua mondmilito Usono okupaciis ĝin, Usono ankoraŭ administras la insularon.

Aliaj landojRedakti

 
Landoj kie oni instruas la hispanan.

La Amerikaj regionoj kie la hispana lingvo estas preskaŭ neparolata estas: Malgrandaj Antiloj (krom Trinidado kaj Tobago, Arubo kaj Nederlandaj Antiloj), Gujanoj, Gronlando kaj Bermudo.

En Ĝibraltaro la hispana ne havas oficialan statuson, tamen, la plejmulto el la loĝantaro parolas aŭ konas ĝin, temas ĉefe pri dialekto de la andaluza hispana kun elementoj de la angla kiu nomiĝas Llanito.

Landoj en kiuj la hispana lingvo ne estas oficiala sed ĝi estas parolata de granda parto el la loĝantaro estas: Andoro (52%), Arubo (85%), Belizo (60%), Curaçao (65%), Ĝibraltaro (47%), Bonaire (35% proksimume), Sankta Marteno, Haitio, Jamajko, Trinidado kaj Tobago, Okcidenta Saharo , Maroko, Israelo, Balkana duoninsulo (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Kroatio, Grekio, Nord-Makedonio, Montenegro, Serbio kaj la Eŭropa parto de Turkio).

Ekzistas grandaj hispanaj komunumoj en la urboj de Toronto, Montrealo, Vankuvero, Otavo, Kalgario, Edmontono, Portoprinco, Sidnejo, Melburno, Brisbano, Perto, Adelajdo, Kingstono, Luena, Velingtono y Auckland. En kelkaj urboj de Usono la kvanto da personoj kiu parolas la hispanan estas preskaŭ 100%, ekzemple: Calexico, Yuma, Laredo, McAllen, Brownsville kaj El Paso.

En Aŭstralio, la popolnombrado de 2001 registris 93.593 hispan-parolantojn kaj en Nov-Zelando 14.676. Ankaŭ ekzistas etaj hispanaj komunumoj en la Havajaj insuloj, Gvamo, Usona Samoo, kaj aliaj dependaj teritorioj Usonaj en la Pacifika Oceano. La hispana estas la lingvo oficiala en Paskinsulo, Insularo Juan Fernández kaj Galapagoj.

ResumoRedakti

Statuso Landoj
Kiel
plej parolata lingvo
  Meksiko   Hispanio   Kolombio   Argentino   Venezuelo   Peruo   Ĉilio   Ekvadoro   Gvatemalo   Kubo   Domingo   Bolivio   Honduro   Salvadoro   Nikaragvo   Kostariko   Paragvajo   Porto-Riko   Urugvajo   Panamo   Ekvatora Gvineo   Belizo   Andoro[14]
Kiel
2-a plej parolata lingvo
  Usono (post la angla)   Brazilo (post la portugala)   Arubo (post la papiamenta)[15] Bonaire   Ĝibraltaro
  Usonaj Virgulininsuloj Sint-Maarten   Trinidado kaj Tobago   Okcidenta Saharo
Kiel
3-a plej parolata lingvo
  Kanado (post la angla kaj la franca)   Kuracao   Haitio (post la haitia kreola kaj la franca)   Maroko   Nederlandaj Antiloj (post la nederlanda kaj la papiamenta)
Kiel minimuma
lingvo
  Filipinoj   Gvamo   Nord-Marianoj   Federacio de Mikronezio   Palaŭo

Statuso de la lingvo en internaciaj organizaĵojRedakti

La hispana ankaŭ estas unu el la oficialaj lingvoj de sep gravaj organizaĵoj internaciaj:

La hispana estas unu el la tri plej gravaj internaciaj lingvoj, kune kun la angla kaj la franca, la hispana estas la lingvo oficiala aŭ labora el plejmulto da mondaj organizaĵoj: Unesko, MOK, Interpol, FIFA, MOIP, IOL, MOT, MOM, ITU, ONA, ktp.

ReferencojRedakti

  1. ídem Mundoabierto.com.
  2. Hispanoparolantoj laŭ denaska, dua kaj eksterlanda lingvo, 2006, mundoabierto.com.
  3. Los hispanos crecieron en 2009 un 3,1% hasta alcanzar los 48,4 millones (La hispan-parolantoj kreskiĝis je 3,1% ĝis atingi 48,4 milionojn da parolantoj (11-06-2010). Alirita 12-06-2010.[rompita ligilo]
  4. cnn.com
  5. [1] Arkivigite je 2020-02-12 per Archive.today factfinder.census.gov
  6. Leĝo de la hispana lingvo, Instituto Cervantes (hispane)
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2012-10-13.
  8. 2006-a Eurobarometro
  9. [2]
  10. Recensement de 2006 Arkivigite je 2008-05-26 per la retarkivo Wayback Machine Population selon la langue maternelle, par province et territoire Statistique Canada.
  11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-17. Alirita 2012-10-13.
  12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-11-09. Alirita 2007-11-09.
  13. Ammadi,2002
  14. http://www.catala.ad/images/stories/Coneixements09.pdf[rompita ligilo] (paĝoj 24 kaj 25)
  15. laŭ la Aruba 2000-a popolnombrado

Vidu ankaŭRedakti