Vikipedio:Artikolo de la semajno/2020/09

Pink Floyd koncertanta en julio 1973.

Pink Floyd estas angla rokgrupo, kiu famiĝis pro sia psikedela kaj progresiva rok-muziko. Ilia verko markiĝas pro uzado de filozofiaj tekstoj, sona eksperimentado, noviga aspekto de la albumoj kaj prilaboritaj koncertoj. Pink Floyd estas unu el la rokgrupoj plej aplaŭdataj de la kritiko kaj plej sukcesaj laŭ la vendoj de ĉiutempo: tutmonde pli ol 250 milionoj da albumoj estas venditaj.

La grupo formiĝis en 1965, kreita de la universitataj studentoj Roger Waters, Nick Mason, Richard Wright kaj Syd Barrett. Ili unue famiĝis koncertante en la ekstercirkvita muzika medio de Londono dum la lastaj jaroj de la 1960-oj.

Sub la gvidado de Barrett, Pink Floyd eldonis sukcesan debutan albumon, The Piper at the Gates of Dawn (1967). La kantisto kaj gitaristo David Gilmour aliĝis al Pink Floyd kelkajn monatojn antaŭ la forlaso de Barrett pro lia malboniĝanta mensa sano. Post la perdo de la ĉefa verkisto de la grupo, la basgitaristo kaj kantisto Roger Waters alprenis tiun rolon, krom la intelektan komandon de Pink Floyd, dume Gilmour iĝis gvida gitaristo kaj kunpartigis la rolon de kantisto kune kun Waters. Kaj per ĉi-tiu anaro Pink Floyd akiris tutmondan sukceson, kaj pri kritiko kaj pri komerco, publikigante memorindajn albumojn, ekz. The Dark Side of the Moon, Wish you were here, Animals kaj The Wall.

Plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Goja-premio, Simone de Beauvoir, Baziliko Sankta Petro