Vikipedio:Ne forgesu ŝablonon Redaktas

Ĝis aŭgusto 2011 ekzistis du ŝablonoj {{redaktas}} kaj {{redaktata}} kiuj simile utilas por informi ke iu kontribuanto estas nun funde prilaboranta la paĝon kaj petas ke oni ne ĝenu lin aŭ ŝin dume. La diferenco estis ke en la unua la uzanto nepre subskribu kaj precizigu la planatan labortempon (komenco, daŭro, fino) - daŭro ne estu pli ol semajno. En la dua estas nenia postulo: sekve la ŝablono estas foje postlasita dum monatoj, kaj alia uzanto kiu trovas ĝin post tia neglektemo devas enketi tra la historio de la paĝo por ekscii, kiu lasis tion kaj kiam. Por instigi uzantojn enmeti {{redaktas}} prefere al {{redaktata}} oni tiam kreis {{EvituRedaktata}} kiun oni enmetu en diskutpaĝon de uzanto kiu neglekte postlasis {{redaktata}} dum tro longa tempo.

Ekde aŭgusto 2011 nur restis unu ŝablono {{redaktas}}, kaj {{redaktata}} simple estas alternativa nomo de ĝi. Tamen, kvankam kun la aldonaj indikoj pli facilas vidi kiam tiu ŝablono metiĝis, eblas ankaŭ tiun forgesi. Kaj se oni simple ne metas indikojn, la ŝablono ne tre protestas. Tial tute helpas ne komplete forĵeti tiun antikvan helpopaĝon, sed renomi ĝin de "Evitu ŝablonon Redaktata" al "Ne forgesu ŝablonon Redaktas", kaj daŭre havi ĝin.

Paĝoj kiuj inkluzivas {{redaktas}} redakti

je 10:48, 11 Aŭg. 2011 (UTC) redakti

paĝo dato pasis uzanto
Vikipedio:Ŝablono <nur ekzemplocele citita>
Uzanto:Tlustulimu/Ŝ/Ĝeneralaj <nur ekzemplocele citita>
Ŝablono:Paseroformaj birdoj
absolute malplena
25 dec. 2009 14 aŭg. 2011 testa paĝo
entute forigita de la metinto
Zuazua (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL)
Ŝablono:Video komenco/dokumentado 8 okt. 2010 ĝis la 11 aŭg. 2011 Tlustulimu (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL)
Ŝablono:Informkesto Kristana Eklezio 6 dec. 2010 8 okt. 2019 - preskaŭ naŭ jarojn Chabi (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL)
Gelaziano 12:37, 3 Jun. 2011 14 aŭg. 2011 Seminario (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL)
Referendumoj en Italio en 2011 18:05, 13 Jun. 2011 11 aŭg. 2011 Airon90 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL)
Reformacio 18 jul. 2011 27 mar. 2014‎ - preskaŭ tri jarojn AndyHM (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL)

Se iu problemo ankoraŭ ne solvitas, eblas meti ŝablonon kiel , kio rezultigas "de la 25-a de decembro 2009 pasis 5236 tagoj", sed kompreneble ne probablas ke iu ŝablono forgesita tiom longe ne rimarkiĝas, ankaŭ sendepende de tiu ĉi listo.

Post julio 2011 la servon noti ĉi tie forgesitiajn ŝablonojn "redaktas" kaj memorigi la forgesintojn ŝajne neniu daŭrigis. Tamen la problemo ne de si mem malaperis: per serĉo de la 9-a de oktobro 2023 per la helpilo "Paĝoj kiuj inkluzivas {{redaktas}}" mi tuj trovas aktuale 50 uzojn de la ŝablono (krom teknikaj uzoj en dokumentejoj de aliaj ŝablonoj aŭ privataj notoj en propraj provejoj), el kiuj supozeble granda parto estas forgesoj. Mi kontrolos la paĝojn laŭ tiu listo, kaj tuj formetos la forgesitan ŝablonon sed ĝi estas de la antaŭa jaro aŭ pli frue, ĉar atentigi la forgesinton kostas pli da tempo ol simple forviŝi la ŝablonon. Kiam tamen la forgeso okazis ĉi-jare kaj jam daŭras pli ol semajnon, do okazis inter januaro kaj septembro 2023, mi investos la tempon vere alskribi la forgesintojn, kiel oni proponis ĉi tie. ... Tamen: ankaŭ mi neniel volas anonci ke mi ekde nun regule ĉasos forgesintajn ŝablonojn aldone al ĉiuj aliaj taskoj. Mia hodiaŭa serĉo principe nur estas unufoja purigo. ThomasPusch (diskuto) 17:55, 9 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Nun la misaj uzoj estas for, aŭ almenaŭ la koncernatoj jam estas atentigitaj. Estis multaj forgesoj de antaŭ du aŭ tri jaroj, unu uzo ankaŭ de 2014, antaŭ jam 8 jaroj, nur malpli ol 5 uzoj el la lastaj monatoj, kaj unu tute freŝa uzo, kiu kompreneble ne estas problemo. Do la fiŝkaptado indis. ThomasPusch (diskuto) 23:11, 10 okt. 2023 (UTC)[Respondi]