Viktor Bátor, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bátor Viktor estis hungara advokato. Lia familia nomvarianto estis Bator, liaj personaj nomvariantoj estis Victor kaj Vidor.

Viktor Bátor
Persona informo
Naskiĝo la  3-an de novembro 1891(nun 1891-11-03)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Komárom
Morto la 12-an de decembro 1967
en  Usono Novjorko
vdr

Viktor Bátor[1] naskiĝis la  3-an de novembro 1891(nun 1891-11-03) en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Komárno en Slovakio), li mortis la 12-an de decembro 1967 (laŭ alia informo la mortotago estas la 10-a) en Novjorko.

Biografio

redakti

Viktor Bátor maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1909, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1913, sed en 1911 li studis en Londona Lernejo de Ekonomiko. Post la diplomo li instruis en la universitato, sed la batalis dum la 1-a mondmilito. Inter 1918–1920 li estis ministeria oficisto, dum li akiris advokatan licencon. Pli poste li estis jura konsilisto en banko, samtempe li estis advokato, fine en 1940 li migris al Usono. Ekde 1946 li vivis en Novjorko, kie li havis jurajn postenojn en la ekonomia vivo. Li edziĝis en 1924.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • A békeszerződés clearing-rendszere. (1921)
  • A pénztartozások jogszabályai. (1932)
  • Pénztartozás, kamat, kölcsön. (1940)
  • Vietnam. A Diplomatic Tragedy. The Origins of the United States Involvement. (1965)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti