Vilhelmo el Malavalle

Vilhelmo el Malavalle (itale: Guglielmo di Malavalle; latine: Guilielmus Magnus; naskiĝinta ĉirkaŭ 1100, mortinta en 1157 en al ermitejo Malavalle apud Castiglione della Pescaia) estis itala sanktulo kaj ermito. Liaj disĉiploj Alberto kaj Renaldo fondis post lia morto la kongregacion de la Vilhelmanoj. La unua klostro evoluis el la menciita ermitejo de ĉe Malavalle (aŭ: Maleval).

Sankta
Vilhelmo el Malavalle
Bildigo en la ĥorseĝaro de Buxheim fare de Ignaz Waibel
Bildigo en la ĥorseĝaro de Buxheim
fare de Ignaz Waibel
Persona informo
Guglielmo de Malavalle
Naskiĝo ĉirkaŭ 1100
en Poitiers
Morto 10-an de februaro 1157 (1157-02-10)
en Castiglione della Pescaia
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo anakoreto vd
Sanktulo
Kanonizo 1202 de Inocento la 4-a
Festotago 10-a de februaro
Patroneco itala komunumo Fascia
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Pri lia vivo ne multo fidinda konatas. Post diboĉaj kaj egoismaj vivoĝojjaroj li konvertiĝis kaj faris pilgrimadojn al Jerusalemo kaj Santiago-de-Kompostelo.[1] Laŭ konsilo de papo Eŭgeno la 3-a li retiriĝis en dezertan regionon de Toskanio in stabulo Rhodis (ĉe la staloj de Rhodi), quod hodie dicitur Malavallis (kiu nuntempe nomiĝas Malavalle).[2] Lia fama pieco konatiĝis kaj multaj fideluloj venis al la valo por vidi lin kaj ricevi konsilojn.

Sanktuligo kaj kultado redakti

Li estis sanktigita en 1202 fare de papo Inocento la 4-a. Lia festotago estas la 10-a de februaro. Vilhelmo estas la protektanta patrono de la itala komunumo Fascia.

Arthistorie li malraras kaj ofte li kunfandiĝis (ekde la 13-a jarcento) kun la memoro de la karolida sanktulo Vilhelmo el Akvitanio.[3] Altvalora montro vilhelma estas apud Witzenhausen kie troviĝis filia klostro.

Referencoj redakti

  1. Albrecht Vogel: "Wilhelmiten". Ĉe: Realenzyklopädie für protestantische Theologie und Kirche, vol. 15, p. 150–151.
  2. Martyrologium Romanum, pri la 10-a de februaro, eldono de Cesare Baronio, Venecio 1597, p. 79).
  3. Maria Corsi: "Guglielmo da Malavalle. Culto e iconografia nel Quattrocento toscano". Ĉe: Iconographica. Rivista di iconografia medievale e moderna, jarkolekto 3 (2004), p. 100-109.

Literaturo redakti

  • Kaspar Elm: "Wilhelm von Malavalle und die toskanische Eremitenbewegung des 12. und 13. Jahrhunderts". Ĉe Beiträge zur Geschichte des Wilhelmitenordens. Böhlau, Köln 1962, p. 11-33.
  • Art. "Wilhelmiter". Ĉe: Ernst Götzinger: Reallexicon der Deutschen Altertümer. Urban, Leipzig, dua eldono 1885, p. 1084.
  • Art. "Guilielmus Magnus". Ĉe: Johann Evangelist Stadler: Vollständiges Heiligen-Lexikon, volumo 2, B. Schmid’sche Verlagsbuchhandlung (A. Manz), Augsburg 1861, p. 552–553.

Eksteraj ligiloj redakti