Vilibald Scheiber

ĉeĥa komponisto kaj muzika pedagogo
(Alidirektita el Vilibald SCHEIBER)

Vilibald SCHEIBER (naskiĝis la 19-an de decembro 1904 en České Budějovice - mortis la 2-an de aŭgusto 1974 en Brno) estis ĉeĥa komponisto kaj muzika pedagogo. Honora membro de ĈEA.

Vilibald Scheiber
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1904 (1904-12-19)
en České Budějovice
Morto 2-an de aŭgusto 1974 (1974-08-02) (69-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Brno Conservatory
Okupo
Okupo esperantistokomponisto • muzikinstruisto • dirigento • harpisto • helpekzercisto
vdr

Lia patro post transiro al Brno estis ĥorestro en la kvartalo Královo Pole kaj violonisto de Nacia Teatro en Brno.

Vilibald Scheiber volis fariĝi profesia muzikisto. Li studis harpo-ludadon, komponadon kaj muzikan direktadon. Dum certa tempo li estis ĉefo de la operejo de Silezia Nacia Teatro en Opava. Kiam li revenis al Brno kiel privata pedagogo, li instruis ankaŭ en konservatorio kaj kiel repetitoro ĉe Janáček-Akademio de Muzaj Artoj. En la jaroj 1926-1942 li estis membro de Landa Teatro en Brno. Li komponis dudekon da opusaj verkoj (kantojn, ĥorojn, pian- kaj violonkomponaĵojn, arĉkvarteton, du simfoniajn poemojn, scenejan muzikon). Gravaj estas liaj pianverkoj por komencantoj.

Por ni gravas lia membreco en Esperantista Klubo de Brno ekde 1945 kun la funkcio de ĉefo de artismaj muzikprogramoj. Okaze de gravaj datrevenoj de la Esperanto-movado kaj aliaj li organizis publikajn artprogramojn, pli ol 60, kiuj altigis la prestiĝon de la esperantistoj ankaŭ en la ekstermovada medio. Li muzikigis poemojn de Jaroslav Křička, Viktor Fischl kaj Julio Baghy. Multe li kunlaboris kun poeta tradukisto Jiří Kořínek - tiu esperantigis famajn ariojn de gloraj komponistoj kaj Vilibald Scheiber muzike adaptis la verkojn por modestaj kondiĉoj de kluba koncertado.

En la kluba arkivo de KE Brno restis muziknotaj adaptoj skribitaj per propra mano de V. Scheiber el la famaj verkoj de Beethoven, Bendl, Bizet, Brahms, Blodek, Borodin, Balakirev, Ĉajkovskij, Dargomyžskij, Donizetti, Dvořák, Fibich, Foerster, Friml, Glinka, Godard, Gounod, Greĉaninov, Grieg, Händel, Haydn, Held, Hurník, Chopin, Chvála, Janáček, Klika, Křička, Lehár, Leoncavallo, Loewe, Mascagny, Mendelsson-Bartholdy, Mozart, Musorgskij, Novák, Picka, Ponchielli, Puccini, Raĥmaninov, Rimskij-Korsakov, Rossini, Rubinŝtejn, Saint-Saens, Schubert, Suk, Schumann, Smetana, Strauss, Thomas, Verdi, Wagner, Weber, Wolf kaj kelkaj propraj komponaĵoj de V. Scheiber.