Ferreras de Arriba

(Alidirektita el Villanueva de Valrojo)

Ferreras de Arriba estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Carballeda, en la nordokcidento de la provinco, angule kun nordorienta Portugalio en la kerno de la montaro Kulebra. Aliaj konsideras ĝin en Tierra de Tábara. Ferreras de Arriba estas etimologie tradukebla al Forĝejo aŭ Ferejo de Supro, nome aludo al ferercoj kaj prahistoriaj ekspluatoj.

Ferreras de Arriba
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49335
Demografio
Loĝantaro 356  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 54′ N, 6° 12′ U (mapo)41.8986094-6.1944138Koordinatoj: 41° 54′ N, 6° 12′ U (mapo) [+]
Alto 891 m [+]
Areo 47,99 km² (4 799 ha) [+]
Ferreras de Arriba (Provinco Zamoro)
Ferreras de Arriba (Provinco Zamoro)
DEC
Ferreras de Arriba
Ferreras de Arriba
Situo de Ferreras de Arriba
Ferreras de Arriba (Hispanio)
Ferreras de Arriba (Hispanio)
DEC
Ferreras de Arriba
Ferreras de Arriba
Situo de Ferreras de Arriba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ferreras de Arriba [+]
vdr
Municipoj de la komarko de La Carballeda en la provinco Zamora.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Ferreras de Arriba kaj Villanueva de Valrojo, okupas totalan areon de 47,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 350 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 74 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Villardeciervos okcidente, Otero de Bodas kaj Villanueva de Valrojo norde, Ferreras de Abajo nordoriente kaj oriente, Tábara sudoriente kaj Sarracín de Aliste sude.

Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, muelejoj, bestokortoj, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp.

El 15-a ĝis 19-a de Junio 2022 okazis terura incendio en la tuta montaro Sierra de la Culebra ĝis la valo de la rivero Tera, eksplodinta pro kuniĝo de nekutima varma tajdo (antaŭsomera) kun sekaj ŝtormoj kiu fakte okazigis aliajn 50 incendiojn en la tuta regiono. La incendio detruis pli ol 25 000 hektarojn, oni interrompis la trafikon per ŝoseo kaj trajno kaj loĝantoj de du dek loĝlokoj estis provizore translokigitaj al sekuraj rifuĝejoj. La municipoj damaĝitaj de tiu incendio estis Villardeciervos, Flechas, Cional, Codesal, Villanueva de Valrojo, Ferreras de Arriba, Ferreras de Abajo, Otero de Bodas, Olleros de Tera, Val de Santamaría de Otero de Bodas, Calzadilla de Tera, Villar de Farfón, Junquera de Tera, Milla de Tera, Pumarejo de Tera, Melgar de Tera kaj Vega de Tera.[1][2] Finaj kalkuloj de detruo ĉirkaŭas 30 000 hektarojn, kio faras tiun incendion la plej detrua en la regiono Kastilio-Leono kaj eble en la tuta Hispanio, ekde oni havas registrojn.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Las llamas en la Sierra de la Culebra (Zamora) han calcinado ya cerca de 20.000 hectáreas Público, 18a de Junio 2022, Alirita la 20an de Junio 2022.
  2. Sofocan las llamas de la Sierra de la Culebra y los desalojados vuelven a sus casas Público, 19a de Junio 2022, Alirita la 20an de Junio 2022.
  3. Telediario de Kanalo 1a, 20an de Junio 2022, 15:00