La Carballeda [lakarbaLJEda] (aŭ simple Carballeda, etimologie komprenebla kiel​ La Kverkaro en leona) estas unu de la dek du naturaj komarkoj (comarcas naturales, naturaj areoj) de la provinco Zamoro, Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi estas en la nordokcidento de la provinco, angule kun angulo de Portugalio lime ankaŭ kun Sanabria kun kiu kunhavas komarkajn trajtojn (okcidente) kaj la Provinco Leono (norde), krom la samprovincaj komarkoj Aliste, Tierra de Tábara, kaj Benavente y Los Valles. Ofte oni uzas por la parto sude de la rivero Tera la nomon de La Carballeda, dum por la parto kiu estas norde de tiu rivero estas uzata simple Carballeda.

La Carballeda en la nordokcidento de la provinco Zamoro.
La tradicia komarka ĉefurbo estas Mombuey.

Priskribo redakti

Ĝi havas totalan loĝantaron de 2 683 personoj. La tradicia komarka ĉefurbo estas Mombuey. Ekde la mezo de la 19-a jarcento kaj ĉefe ekde la mezo de la 20-a jarcento okazis forta fenomeno de senloĝigo kun perdo de multaj loĝantoj pro elmigro al urbaj areoj, kio rezultis en tra malmulte loĝataj kaj multe maljuniĝintaj vilaĝoj, kaj en kelkaj okazoj en la kompleta senloĝigo de kelkaj.

Tiu komarko, spite sia granda sento de identeco, kun similaj geografiaj, ekonomiaj, sociaj kaj historiaj trajtoj, ne disponas de la necesa jura rekono por sia administracia disvolviĝo, kio kondukis la koncernajn municipojn al organizado en municiparoj (mancomunidades), kiel nura jura formulo kiu ebligas al ili la plenumon de la administrado de kelkaj publikaj municipaj servoj.

Temas pri areo tre ligita al tradicia agrikulturo kaj brutobredado de vivtenado, kun konservo de tre forta heredo antropologia. Lupoj aperas en la antropologia kaj etnologia heredo, kaj ankoraŭ vivas en la ĉirkaŭoj. Sed estas ankaŭ aliaj gravaj mamuloj kiel miogaloj, kaj eble linkoj, ursoj ktp.

Municipoj redakti

Municipo Areo Loĝantoj (2020) Loĝlokoj
Cernadilla 36,12 119 Anta de Tera, Cernadilla, San Salvador de Palazuelo kaj Valdemerilla.
Espadañedo 77,35 111 Carbajales de la Encomienda, Espadañedo, Faramontanos de la Sierra, Letrillas, Utrera de la Encomienda kaj Vega del Castillo.
Ferreras de Arriba[1][2][3] 47,99 348 Ferreras de Arriba kaj Villanueva de Valrojo.
Justel 50,90 64 Justel, Quintanilla kaj Villalverde.
Manzanal de Arriba 130,16 358 Codesal, Folgoso de la Carballeda, Linarejos, Manzanal de Arriba, Pedroso de la Carballeda, Sagallos, Sandín kaj Santa Cruz de los Cuérragos.
Manzanal de los Infantes 64,54 120 Donadillo, Dornillas, Lanseros, Manzanal de los Infantes, Otero de Centenos, Sejas de Sanabria.
Molezuelas de la Carballeda 34,56 50 Molezuelas de la Carballeda
Mombuey 39,11 401 Fresno de la Carballeda, Mombuey kaj Valparaíso.
Muelas de los Caballeros 71,58 176 Donado, Gramedo kaj Muelas de los Caballeros
Otero de Bodas 49,94 150 Otero de Bodas kaj Val de Santa María.
Peque 38,88 127 Peque.
Rionegro del Puente 53,44 260 Rionegro del Puente, Santa Eulalia del Río Negro, Valleluengo kaj Villar de Farfón.
Villardeciervos 85,55 399 Cional, Manzanal de Abajo kaj Villardeciervos.

La loĝlokoj Anta de Tera (Cernadilla) kaj Manzanal de Abajo (Villardeciervos) restis subakve de la Akorezervejoj de Cernadilla kaj Valparaíso, respektive.

En multaj okazoj oni inkludas en La Carballeda la municipon Ferreras de Arriba (kun submunicipo Villanueva de Valrojo); kaj la loĝlokon Boya, kiu administracie estas en la municipo Mahíde. Siaflanke, Otero de Bodas, estas foje inkludata en la komarko Benavente y Los Valles.

La demografia evoluo montras malaltiĝan tendencon, same kiel en la najbaraj komarkoj, kaj tial oni pasis el 3 506 loĝantoj de 2008 al 2 923 de 2011.

Historio kaj ekonomio redakti

Ĉefa enspezofonto estas nuntempe nutraĵa industrio el tradicia agrikulturo kaj brutobredado kaj ĉefe rura turismo: naturaj pejzaĝoj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti