Villars-sous-Yens
Villars-sous-Yens estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 552 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Villars-sous-Yens | |
---|---|
Blazono de Villars-sous-Yens | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Morges |
Koordinatoj | 46° 30′ 37″ N 6° 25′ 44″ O / 46.51028 °N, 6.42889 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 30′ 37″ N 6° 25′ 44″ O / 46.51028 °N, 6.42889 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 552 |
Areo | 3,04 km² |
Alteco | 481 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1168 |
Komunumkodo | 5652 |
Situa mapo de Villars-sous-Yens | |
Geografio
redaktiLa komunumo Villars-sous-Yens situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro kvin kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Morges. Tra Yillars-sous-Yens fluas la rojoj Boiron kaj Irence. Sur la deklivoj okcidente kaj oriente de la vilaĝo troviĝas vastaj vitejoj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Villars kaj la setlejoj Le Moulin kaj Moulin de Villars.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,04 km², de kiuj 13,5% estas kovritaj de arbaro, 78,3% servas por agrikulturo kaj 5,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Villars-sous-Yens limas en nordo al Yens, en nordoriento al Denens, en sudoriento al Lussy-sur-Morges, en sudsudoriento al Saint-Prex, en sudo al Etoy, kaj en okcidento al Lavigny.
Trafiko
redaktiVillars-sous-Yens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. En okcidento la komunuma limo tuŝas la kantonan ĉefvojojn n-ro 124 de Cossonay al Nyon. De la komunumo kondukas konektaj vojoj al la najbaraj komunumoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas kvar kilometrojn sudsudokcidente de la komunumo apud Aubonne.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Villars-sous-Yens datiĝas el la jaro 1177 kiel Vilars. El la jaro 1349 datiĝas mencio Villar subtus Yens. El la jaro 1356 datiĝas mencio pri unua komunuma reprezentiĝo. En la jaro 1823 estis trovita en Villars-sous-Yens trezoro kun 100 romiaj moneroj el la 3-a jarcento. Dum mezepoko la kapelo de Villars-sous-Yens estis filio de la Rifuĝejo Granda Sankta Bernardo. En la 15-a jarcento la Kapelo Sankta Bernardo fariĝis filio de la Paroĥo Denens. Post la reformacio ĝi estis atribuita al la Paroĥo Lussy-sur-Morges. Ekde la jaro 1349 estas dokumentita la Frataro de la Sankta Spirito. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la Voktejo Morges, el kiu poste fariĝis la Distrikto Morges.[3]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Villars
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Villars-sous-Yens – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)