Ville d'Anaunia

komunumo de Italio
(Alidirektita el Ville d’Anaunia)

Ville d'Anaunia estas komunumo de Italio, kiu ekestis la 1-an de januaro 2016 per fuzio de la najbaraj komunumoj Nanno, Tassullo kaj Tuenno. Ĉiuj tri malnovaj komunumoj, kaj sekve ankaŭ la kunigita nova komunumo, situas en la regiono Trentino-Supra Adiĝo kaj en ties pli suda provinco Trento. Fine de 2023 en la komunumo vivis 4 706 loĝantoj. Kristanaj patronoj estas la sankta Vigilio. Najbaras la komunumoj Campodenno, Cles, Contà, Denno, Dimaro Folgarida, Molveno, Predaia, Tre Ville, Sanzeno, kaj Spormaggiore. Ville d'Anaunia situas en la Non-valo, en kiu parolatas aparta latinida dialekto aŭ lingvo, nomata Nones. En la antikva epoko la valo nomiĝis latine Anaunia, kaj tiu latinlingva toponimo eniris la novan komunumonomon.

Ville d'Anaunia
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco TN Trento
Geografia situo 46° 19′ N, 11° 3′ O (mapo)46.31666666666711.05Koordinatoj: 46° 19′ N, 11° 3′ O (mapo)
Alto super marnivelo 629 m
Areo 89 km²
Loĝantaro 4706 (2023)
Loĝdenso 53 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Campo, Nanno, Pavillo, Portolo, Rallo, Sanzenone, Tassullo kaj Tuenno
Najbaraj komunumoj Campodenno, Cles, Contà, Denno, Dimaro Folgarida, Molveno, Predaia, Tre Ville, Sanzeno, kaj Spormaggiore (stato de 2016)
Patrono sankta Vigilio
Festa tago 26-a de junio
Nomo de loĝantoj villesi
Poŝtkodo 38019
Imposta kodo M363
Kodo laŭ ISTAT 022249
Telefona prefikso 0463
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr
la kastelo de Nanno
kastelo Valer en Tassullo
Tuenno vidata el monta pomarbaro


Eksteraj ligiloj redakti