Malfermi la ĉefan menuon
Vilma Hugonnai en 1890

HUGONNAI Vilma estis la unua virino en Hungario, kiu akiris diplomon (pri medicino).

La grafino naskiĝis la 30-an de septembro en 1847 en Nagytétény (nun parto de Budapeŝto). Ŝi lernis en la peŝta Junulin-eduka Instituto Mária Prebstel. Ŝi edziniĝis 18-jare al bienisto György Szilassy [silassi]. Szilassy ne okupiĝis pri sciencoj nur pri kartludo, sed lia edzino tre multe legis medicinajn faklibrojn. Tio okazis post nasko de ŝia filo, kiam - je ordono de la bopatrino- la filon ekprizorgis flegistino. Ŝi do enuiĝis kaj eklegis la faklibrojn.

Kiam la Universitato de Zuriko malfermis siajn pordojn antaŭ la virinoj kaj ŝi ligis pri tio en 1869, decidis veturi tien. Ŝi ekstudis tie en 1872 - en la medicina fakultato sen financa apogo de la edzo. Ŝi defendis la disertacion en 1879, poste ŝi laboris en la kirurga kliniko de la universitato, post tio ŝi laboris en fondaĵa hospitalo. Ŝi revenis en Hungarion februare de 1880. La 31-an de marto en 1881, ŝi sukcese trapasis necesan bakalaŭrecan ekzamenon por la hungaraj universitataj studaĵoj kaj petis la rekonon de la kuracista diplomo. Ŝian peton apogis la peŝta medicininstruista fakultato, sed la tiama ministro pri religiaj kaj instruaj aferoj (Ágoston Trefort) rifuzis tion, referencante al la validaj leĝoj. Tiam ŝi trapasis ekzamenon pri akuŝistino kaj eklaboris.

Tiutempe verkis ŝi la studaĵon de A nők munkaköre (Labortereno de la virinoj), kiu apogis la lernejajn reformojn, favorajn ankaŭ por la virinoj. Ŝi ankaŭ partoprenis en ĉiu movado, kiu luktis por la egalrajteco de la virinoj.

Ŝi duafoje geedziĝis en 1887 al Vince Wartha, kemiisto, universitata instruisto, je kies peto ŝi ne plu laboris kiel akuŝistino. Oni permesis ekde de 1895 en Hungario, ke ankaŭ virinoj havu rajton lerni en la universitatoj. Ŝi denove petis rekonon de la kuracista diplomo en 1896, kio okazis la 14-an de majo en 1897. Ŝi estis ĉiam kuracistino de la malriĉuloj.

En 1894, ŝi iĝis vic-prezidanto de Szabad Lyceum Tudományos Ismeretterjesztő Társulat (Libera Liceo, Sciencpopulariga Asocio). Ŝia intereso estis la infanedukado, sanstato de la virinoj kaj infanoj, instruo de la virinoj. Ŝi estis fervora apoganto de la organizado de la junulinaj gimnazioj, instruo de la virinoj. Ŝi instruis ses jarojn en la Országos Nőképző Egyesület (Tutlanda Virineduka Asocio) pri flegado de malsanuloj, infanoj, la infanprotektado.

Post eko de la unua mondmilito en 1914, ŝi plenumis kurson pri soldat-kuracisto (tiam ŝi estis jam 67-jara). Ŝi ricevis je siaj meritoj - organizo de la malsanula flegado dum la mondmilito - armean honorinsignon en 1915.

Ŝi mortis la 25-an de marto en 1922 je korinfarkto, en Budapeŝto kaj ŝi estis entombigita apud la edzon, en la Hungara Nacia Panteono.