Vilmos Bertalan [vilmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bertalan Vilmos estis hungara arthistoriisto, muzeologo, muzeestro. Lia origina familia nomo estis Brandmayer [brandmajer].

Vilmos Bertalan
Persona informo
Naskonomo Brandmayer Vilmos
Naskiĝo 26-an de majo 1911 (1911-05-26)
en Budapeŝto
Morto 10-an de novembro 1985 (1985-11-10) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo arthistoriisto
vdr

Vilmos Brandmayer [1] naskiĝis la 26-an de majo 1911 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de novembro 1985 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Vilmos Bertalan frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Scienca Universitato Péter Pázmány en 1934. Li studvojaĝis al Soveta Rusio en 1937 helpe de stipendio. En la sekva jaro li eklaboris en muzeo en Budapeŝto. Depost la 2-a mondmilito li gvidis la Literaturan Muzeon, poste li havis altajn postenojn en aliaj muzeoj. Li agis multe pri kolektadoj de pentraĵoj por la ĉefurba galerio. Li ricevis premiojn en 1942, 1970 kaj 1974.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az Óbuda-kiscelli trinitárius kolostor és templom (1942)
  • Pest a reformkor és a szabadságharc idején (1956)
  • A színek varázsa. Domanovszky Endre gobelinjei (1977)

Fontoj redakti