Vilmos Sillay [vilmoŝ ŝilai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sillay Vilmos (Straka) estis hungara inĝeniero.

Vilmos Sillay [1] naskiĝis la 30-an de julio 1895 en vilaĝo Mecsekszabolcs (nun urboparto de Pécs). Li mortis la 9-an de aprilo 1985 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Vilmos Sillay ekstudis altlernejon de Selmecbánya en 1913, pro la 1-a mondmilito li akiris diplomon en kampuso de Sopron en 1923. Post siaj studoj li laboris en minejoj de Pécs, kie li modernigis la minejambulancon. En 1940 li estis minejestro, li modernigis ĉefe la liveradojn de la karboj. Ekde 1946 li ricevis postenojn en Budapeŝto en la ministeriotrusto), kie li okupiĝis jam pri la tutlandaj minejaj taskoj. Li kreis metodon por absorbi la karberojn el la aero. En 1961 li pensiuliĝis, sed poste 2 jardekojn li tradukadis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Földalatti szállítási módok (1951)
  • A bányászat műszaki fejlesztési terve (1951)

Fontoj redakti