La Vilsona falaropoTrikolora falaropo, Phalaropus tricolor, estas eta vadbirdo de la genro Phalaropus kaj la familio de Skolopedoj. Ĝi estas la plej granda specio de la genro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vilsona falaropo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Falaropo Phalaropus
Specio: Vilsona falaropo Phalaropus tricolor
Vieillot 1819
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu birdo reproduktas en la herbejoj de Norda Ameriko en okcidentaj Kanado kaj Usono. Ĝi estas birdo migranta suden kiu vintras en Suda Ameriko. Ĝi estas rara vagulo al okcidenta Eŭropo. La Vilsona falaropo estas nekutima vadbirdo pro tio, ke ĝi estas konsiderata pelagika aŭ mara, tio estas, ĝi pasas grandan parton de sia vivo -escepte reprodukta epoko- en maro. Pro tio ili estas krome nekutime inter vadbirdoj halofiloj, tio estas, salŝatantoj kaj manĝas laŭ grandaj aroj dum migrado en salaj lagoj kiel Lago Mono en Kalifornio kaj la Granda Sala LagoGreat Salt Lake de Utaho, ofte kun Ruĝkola falaropo.

Aspekto redakti

La Vilsona falaropo estas ĉirkaŭ 23 cm longa, havas enverguron de ĉirkaŭ 38 cm, pezon de 50 g la masklo kaj ĉirkaŭ 68 g la ino kaj estas la plej granda specio de la genro. Ĝi havas retajn fingrojn kaj rektan bekon, kiu estas iomete pli maldika ol tiu de la Ruĝa falaropo. La reproduktanta ino estas ĉefe helgriza dorse kun iom da bruno, blanka sube kaj brik-ruĝa ĉe kolo. La plej karaktera eco de tiu birdo estas la kolora bildo de kapo kaj kolo. Pli precize oni povus diri, ke la beko estas nigra. Tiu nigra koloro pluas kiel traokula strio kio trans ĝi iĝas larĝa makulo nigrega kiu poste iĝas kiel onda linio pli maldika laŭ subiro tra malantaŭa kolo, tie turniĝas al centra kolo kaj malantaŭ tio iĝas malhelruĝa makulo kiel terbrikokoloro -kio pluas kiel du ruĝaj strioj inter la griza dorso- kaj antaŭe estas helruĝa aŭ avelkolora brusta parto kiu kuniĝas kun blankaj vizaĝo supre kaj ventro sube. La krono estas griza kaj inter ĝi kaj la okulo estas blanka strio.

La reproduktanta masklo estas similaĵo de la ino, sed iom li senkolora, ĉefe dorse kie ne aperas la du ruĝaj strioj. Junuloj estas grizaj kaj brunaj supre kun palaj subaj partoj kaj malhela makulo ĉirkaŭ okulo. Vintre la plumaro estas ĉefe griza supre kaj blanka sube, sed la nigra okulmakulo plurestas. La kruroj estas nigraj dumbrede kaj flavaj vintre. Dumfluge ili estas tre blankaj sube.

Seksoj redakti

La tipaj birdaj sekso-roloj estas inversigitaj ĉe la tri falaropoj. Inoj estas pli grandaj kaj brilkoloraj ol maskloj. La inoj persekutas la masklojn, konkurencas pro nestaj teritorioj kaj defendos agreseme la nestojn kaj la elektitajn partnerojn ĉar foje demetas duneste. Kiam la ino demetis la ovojn, ŝi komencas sian sudenan migradon forlasinte la masklon kiu kovos dum preskaŭ 3 semajnoj kaj zorgos la idojn. Ŝi demetas tri ĝis kvar brunverdajn ovojn en surplanka nesto en marĉa areo. La idoj ĉefe manĝas ili mem kaj kapablas flugi 20 tagojn post eloviĝo.

Manĝado kaj aliaj kutimoj redakti

Por manĝado la Vilsona falaropo kutimas naĝi laŭ eta rapida cirklo formante etan akvokirlon. Tiu kutimo, oni supozas, ke helpas manĝadon pro suprenigado de manĝeroj el fundo de akvo. Tiele la birdo atingos la centron de la kirlo per sia beko plukante etajn insektojn aŭ krustulojn. Ili foje flugas por kapti insektojn dumfluge. En malferma oceano ili troviĝas en zonoj kie kuniĝantaj maraj fluoj produktas kirlojn kie ili trovas manĝaĵojn. Ili bonege flosas sed ne merĝas.

For de la reprodukta sezono, ili ofte vojaĝas laŭ aroj. Preskaŭ la tutan tempon de nereproduktanta sezono ili pasas ĉe malfermaj akvoj. Tiu specio estas ofte tre maltimida kaj alproksimigebla.

La voĉo estas naseca ang kvazaŭ hundeca kaj iu “ĉu” kvazaŭ de Flavkrura tringo.

Ili vivas ĝis 10 jaroj.

Aliaj redakti

La Vilsona falaropo estas unu el la specioj protektitaj de internacia traktato por “Protektado de Afrikeŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA), ĉar la specio malpliiĝis pro perdo de reprodukta medio kiel herbejoj; tamen oni supozas loĝantaron de milionon kaj duonon nur en Ameriko.

Ties konata kaj komuna nomo rememoras la usonan ornitologon Alexander Wilson.

Referenco redakti

Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-395-60237-8

Eksteraj ligiloj redakti